Pompejo
- Tiu ĉi artikolo temas pri antikva urbo sur teritorio de Italio. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Pompejo (apartigilo).
| Pompejo | |
| itale: Pompei, latine: Pompeii | |
| malaperinta urbo | |
|
Forumo en Pompejo
|
|
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Kampanio |
| Provinco | Provinco de Napolo |
| Historia regiono | Romia Imperio |
| Rivero | Sarno |
| Situo | Pompejo |
| - koordinatoj | 40°45′02″N 14°29′23″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 40.75056 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">40.75056°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Estiĝo | -7-a jarcento |
| - damaĝita | 5-a de februaro 62 tertremo |
| - sepultita | 24-a de oktobro 79 erupcio de Vezuvio |
| Malkovrinto | ?? |
| - dato | 1748 |
| Horzono | MET (UTC+1) nuntempo |
| - somera tempo | MET (UTC+2) nuntempo |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
| Nomo | Pompejo |
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
| Jaro | 1997 (#21) |
| Numero | 829 |
| Regiono | Eŭropo |
| Kriterioj | iii, iv, v |
|
Situo de Pompejo enkadre de Italio
|
|
Pompejo (latine Pompeii) estis unu el la tri urboj de Antikva Romio en la Golfo de Napolo en la imperiestra provinco Italia (hodiaŭ regiono Kampanio, Italio), kiujn la 24-an de aŭgusto 79 detruis erupcio de la vulkano Vezuvio. En 1997 Pompejo enskribiĝis en la liston de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Eŭropo.
Kune kun Pompejo detruiĝis ankaŭ urboj Herculaneum kaj Stabie. La vulkancindro, kiu kovris la urbojn, perfekte konservis la konstruaĵojn kaj objektojn kaj tiel ebligis al ni ekkoni la aspekton de mezgranda urbo de Antikva Romio kaj la vivon de ties enloĝantoj.
Vezuvio estas sepultanta la urbon [redakti]
La loĝantoj de Pompejo vivis en konvinko, ke Vezuvio estas estingiĝinta, kaj ili ne dediĉis la atentemon al avert-signaloj. Ili ne kunigis ilin kun aktiveco de Vezuvio. Ili kutimis al etaj ektremoj de tero kaj erupciaĵoj de gaso el Vezuvio. Nur en la jaro 62 la tremoj estis tiom fortaj, por ke ili kaŭzu damaĝigon de konstruaĵoj. Komence de aŭgusto de la jaro 79 sekiĝis ĉiuj putoj en la urbo, sed la averto ne estis sufiĉe forta kaj la tuta antikva Romio ekteruriĝis, kiam la 24-an de aŭgusto okazis la katastrofa vulkana erupcio, kiu sepultis la tutan urbon kaj ombrigis la sunon dum ĝusta tagmezo. Koincide tio estis dato de Vulkanalio, festotago de romia dio de fajro Vulkano.