Pompeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne konfuzu la homon Pompeo kun la urbo Pompejo


Pompeo

Pompeo (29-a de septembro, 106 a.K. - 29-a de septembro, 48 a.K.) (latine, Gnaeus Pompeius Magnus) estis unu el la unua triumviraro de Romio kune kun Cezaro kaj Kraso en la finaj jaroj de la Romia Respubliko. Kiam Kraso mortis, Cezaro kaj Pompeo luktis por kapti la imperion por si mem. Cezaro fine venkis ĉe la Batalo de Farsalio. Pompeo fuĝis al Egiptio, kie reĝo Ptolemeo, la frato de la fama Kleopatra, senkapigis lin.

De la aĝo de 23 jaroj, Pompeo estis sukcesa generalo kaj estis komparata kun Aleksandro la Granda. Antaŭ la aĝo 45, li konkeris por la romia imperio:

Li ankaŭ konkeris parton de norda Afriko kaj Hispanion, batalis kun Kraso kontraŭ Spartako, kaj liberigis la Mediteraneon de piratoj, kiuj floris dum la civilaj militoj.

Kompreneble, li nun estis nomata ne nur Pompeo, sed Pompeo la Granda.

Oni timis, ke Pompeo revenu el la militoj en Azio kun sia armeo por kapti Romon, kaj por starigi sin kiel tiranon. Sed Pompeo revenis sen la armeo, respektante la respublikon.

Li nun estis mezaĝa kaj loĝis en Romo por ĝui siajn novajn riĉon kaj famon, kaj ankaŭ vivon kun sia edzino.

Inter aliaj aferoj, li helpis novan generalon, kiu batalis en Gaŭlio: Julio Cezaro. Li eĉ edzinigis ties filinon, Julia.

Kvankam Cicerono kaj Katono tuj vidis tra la afabla mieno de Cezaro, kaj prave komprenis lian minacon al la Respubliko, Pompeo longe subtaksis lin kaj estis tro memfida. Eĉ post la granda sukceso de Cezaro en Gaŭlio, Pompeo nur ridetis, kaj diris, ke li nur devus piedfrapi, kaj multe pli granda armeo venus al li por batali kontraŭ Cezaro.

Dum la vivo de Julia kaj Kraso, Cezaro eble ne estis minaco al Pompeo, sed tiam Julia mortis. Kaj sekve Kraso. Kaj tiam Cezaro venis kaj transiris Rubikonon...

Romo estis ĥaosa kaj Pompeo fuĝis el Romo kaj Italio, kaj iris trans la maron kun la plimulto de la Senato kaj kun sia armeo. Cezaro kaptis Italion sen batalo.

Kvankam Pompeo tute regis la maron, kaj komandis armeon duoble grandan, li tamen evitis rektan batalon kontraŭ Cezaro (kiu ja estis la pli bona generalo). Anstataŭe li kuris post Cezaro por lacigi kaj malsatigi lian armeon. Sed amikoj kaj kunuloj de Pompeo maltrankviliĝis, kaj deziris batalon. Do, ĉe la Batalo de Farsalio, Cezaro kaj Pompeo finfine batalis, unu kontraŭ la alia.

Kaj en unu horo Pompeo perdis ĉion. Ne nur la batalon, sed ankaŭ la militon, la imperion, la potencon. Kaj en tiu horo Romio perdis por ĉiam sian respublikecon, spite al la postaj penoj de Katono, Bruto kaj aliaj.

En la batalo, kiam Pompeo vidis la detruon de sia maldekstra alo, li malrapide kaj senparole foriris, tra la tendaro, kie staris la luksaj tendoj kaj tabloj de lia vanta armeo, al la maro. Li dormis ĉe la domaĉo de fiŝkaptisto, kaj la sekvan matenon li ŝipiris al Mitileno por kolekti sian edzinon kaj filon, kaj fuĝis al Egiptio.

En Egiptio la reĝo Ptolemeo timis Cezaron. Tial li senkapigis Pompeon. La finaj vortoj de Pompeo al sia edzino kaj filo estis la vortoj de Sofoklo:

Tiu, kiu unufoje eniras la pordon de la tirano
Sklaviĝas, kvankam li antaŭe estis libera.

Ĉe la strando de Egiptio, du sekvantoj de Pompeo honoris lin, kaj bruligis lian forĵetitan senkapan korpon en funebraĵo. Lia ŝtiparo estis farita el tabuloj de malnova boato.

Poste, kiam Cezaro alvenis, li rifuzis la kapon, sed akceptis la sigelan ringon de Pompeo (kies bildo estis leono kun glavo). Cezaro larmis.