Pont du Gard

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vido de nordo al la akvedukto

La Pont du Gard [po di gar] estas parto de la romia akvedukto en suda Francio, apud Remoulins, en deparetemnto Gard. Ĝi estas trietaĝa ponto super la rivero Gard konstruita inter la jaroj 40 kaj 60 . La tuta longo de la akvedukto estis pli ol 60 km.

Priskribo [redakti]

La trietaĝa "ponto" altas entute 49 metrojn.

  • Suba etaĝo: 6 arkoj, longas 142 m, larxgas 6 m, altas 22 m
  • Meza etaĝo: 11 arkoj, longas 242 m, larĝas 4 m, altas 20 m
  • Supra etaĝo: 35 arkoj, longas 275 m, larĝas 3 m, altas 7 m

Sur la suba etaĝo kondukas vojo, sur supro de la plej supra etaĝo estas la akvedukto, kiu altas 1,8 m, larĝas 1,2 m kaj havas deklivon de 0,4%.

La deklivo de la tuta akvedukto estas 34 cm/km (1/3000), la tuta nivela diferencio estas 17 metroj, la tralasa kapablo estas 20.000 kubikmetroj da akvo po tago. Oni ne uzis kalkon por la konstruado, la ŝtonojn einterligas feraj hokoj.

Ekde la 4-a jarcento, oni malzorgis pri riparado kaj duontriono de la akvedukto ŝtopiĝis. Ĝi estis en la 9-a jarcento jam neuzebla kaj la ĉirkaŭaj loĝantoj ekuzis ties ŝtonojn por propraj celoj. Spite al tio, plimulto de Pont du Gard restis netuŝita.

Ekde la mezepoko ĝis la 18-a jarcento, oni uzis la akvedukton kiel simpla ponto, oni mallarĝigis la pilierojn de la meza etaĝo por ebligi trafikon de la piedirantoj sur la suba etaĝo. Tio danĝerigis tabilecon de la akvedukto, tie oni rekonstruis la originalan klarĝon en 1702 por rezervi la akvedukton. En 1743, oni konstruis novan ponton apud la suba etaĝo, tiel la trafiko ekokazis tie. La akvedukto estis tiutempe jam grava vidindaĵo, allogaĵo, tiel oni restaŭrigis ĝin en la 18-a jarcento, denove riparis dum Napoleono la 3-a.

Interno de la akvedukto


Pont du Gard estas unu el la kvin plej vizitataj francaj turismaj lokoj, en 2001, ĝin vizitis 1,4 milionoj da turistoj.