Pontarlier
| Pontarlier | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Ŝtato | Francio | |
| Regiono | Franĉ-Konteo | |
| Departemento | Doubs | |
| Arondismento | Pontarlier | |
| Poŝtkodo | 25300 | |
| Kodo laŭ | 25462 | |
| Retpaĝaro | http://www.ville-pontarlier.fr | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 22 143 2009 |
|
| Loĝdenso | 536 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
46°54′24″N 6°21′20″O / 46.90667°N, 6.35556°OKoordinatoj: 46°54′24″N 6°21′20″O / 46.90667°N, 6.35556°O | |
| Alto | 825 m (de 811 al 1323 m) |
|
| Areo | 41,35 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Pontarlier estas komunumo kaj urbo en la departemento Doubs de la regiono Franĉ-Konteo en Francio. Ĝi havis 18639 loĝantojn fine de 2008.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Pontarlier situas en oriento de Francio en la Ĵurasa Montaro proksime de la landlimo al Svislando. La urbo situas ĉe la supra parto de la rivero Doubs.
Historio [redakti]
Pro ĝia strategia situo sur la trafikvojo de oriento al okcidento trans la Ĵurasa Montaro jam dum mezepoko Pontarlier estis grava komerca centro de Burgonjo. Dum la 10-jara Milito de Franĉ-Konteo en januaro 1639 la urbo estis okupita kaj poste rabobruligita. En la 19-a jarcento Pontarlier estis la centro de la absinto-produktado.
Trafiko [redakti]
La stacidomo de Pontarlier estas haltejo de la TGV-trajnlinio de Berno al Parizo. Alia trajnlinio kondukas al Neŭŝatelo. Du kilometrojn okcidente de la urbo situas la aeordromo kun la ICAO-kodo LFSP. Tra Pontarlier pasas la nacia vojo 57, krome la vojo D437 kaj D67bis (kiu post la svisa landlimo fariĝas la kantona ĉefvojo n-ro 10).
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Pontarlier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)