Balerna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pontegana)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Balerna (stacidomo).
Balerna
Blazono de Balerna
Blazono de Balerna
Blazono de Balerna
Balerna
Balerna
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Balerna
Koordinatoj  45° 50′ 46″ N 9° 0′ 14″ O / 45.84611 °N, 9.00389 °O / 45.84611; 9.00389 (mapo)Koordinatoj: 45° 50′ 46″ N 9° 0′ 14″ O / 45.84611 °N, 9.00389 °O / 45.84611; 9.00389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3331
Areo 2,57 km²
Alteco 350 m super marnivelo
Poŝtkodo 6828
Komunumkodo 5242
Mapo de Balerna
Mapo de Balerna
Mapo de Balerna

Balerna estas komunumo de la Komunumaro Balerna kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3331 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Balerna situas norde de la limloko Chiasso. Ĝian orientan limon formas la rivereto Breggia kaj ĝian sudan limon la rivereto Faloppia. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Balerna, Caslaccio, San Antonio, Bisio, Pontegana kaj Passeggiata.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,57 km², de kiuj 3,5% estas kovritaj de arbaro, 11,2% servas por agrikulturo kaj 81,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Balerna limas en nordo al Castel San Pietro, en oriento al Morbio Inferiore, en sudo al Chiasso, okcidento al Stabio, kaj en nordokcidento al Coldrerio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Balerna pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kiu disponas sur la komunuma teritorio pri propra alveturejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la stacidomo de Svisaj Federaciaj Fervojoj ĉe la gotarda fervojlinio kaj la loka busreto de la regiono Mendrisio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Balerna datiĝas el la jaro 1115 kiel Barerna. Dum mezepoko Balerna estis la centro de paroĥaro (en la lombarda lingvo Pieve), kiu apartenis ek de la 9-a jarcento al la Grafo de Serpio. En la 13-a jarcento ĝi dependis de la urbo Como kaj poste de la dukoj de Milano. En la jaro 1577 Balerna estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj en la jaro 1522 atribuita al ties Voktejo Mendrisio. En la jaro 1798 ĝi devintus atribuita al la Cisalpina Respubliko, sed post voĉdono aliĝis al la Helveta Respubliko kaj ek de 1803 al la svisa Kantono Tiĉino. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]