Pontenet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pontenet (stacidomo).
Pontenet
Blazono de Pontenet
Blazono de Pontenet
Blazono de Pontenet
Champ Quin, komunumo Pontenet
Champ Quin, komunumo Pontenet
Champ Quin, komunumo Pontenet
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 586139 / 232476 (mapo)47.2430555555567.2555555555556Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 15′ O; CH1903: 586139 / 232476 (mapo)
Nombro de loĝantoj 209
Areo 2,73 km²
Alteco 741 m super marnivelo
Poŝtkodo 2733
Komunumkodo 0702
Mapo de Pontenet
Mapo de Pontenet
Mapo de Pontenet
vdr


Pontenet estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 209 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pontenet situas en la Berna Ĵuraso en la Valo de Tavannes, tra kiu fluas la rivero Birs, proksimume 10 kilometrojn okcidentnodokcidente de Moutier kaj 15 kilometrojn nordoriente de la urbo Bielo. La komunumo Pontenet konsistas el la vilaĝo Pontenet (sur alteco de 741 m s.m.) kaj la setlejoj Rond Pré (sur alteco de 712 m s.m. ĉe la bordo de Birs, kie pasas la kantona ĉefvojo kaj situas la stacidomo) kaj Champ Quin (sur alteco de 780 m s.m. oriente de la vilaĝo), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,73 km², de kiuj 44,3% estas kovritaj de arbaro, 48,4% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En nordo la komunumo Pontenet limas al Souboz, en oriento kaj sudo al Malleray, kaj en okcidento al Loveresse.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Pontenet pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. En la jaro 2016 estos malfermita la svisa aŭtovojo A16 tra la valo de Tavannes. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pontenet datiĝas el la jaro 1357 kiel Pontenat. Dum mezepoko la Abatejo Bellelay posedis bienoj en Pontenet, kiujn ĝi en la jaro 1515 pruntedonis kiel feŭdo al Grosjean Girod. Pontenet apartenis dum mezepoko al la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo.[3]

De 1793 ĝis 1797 Pontenet apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Pontenet fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Pontenet tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]