Pontevedro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pontevedro (Hispanio)
DEC
Red pog.svg

Pontevedro (Pontevedra galege [pontebedra] kaj hispane [pontebedra]) estas urbo kaj ĝia ĉirkaŭa provinco en la regiono Galegio en Hispanio.

Enhavo

Urbo [redakti]

Ĝi havas 78.715 loĝantojn (ciferoj de 2004). Ĝi troviĝas en la enfluo de rivero Lérez, ĉe Atlantiko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco, kaj tial ĝi estas ekonomie ĉefe serveca. La industria parto de la provinco estas tamen en la pli granda urbo Vigo.

Apudaj urbetoj estas Barro, Moraña, Campo Lameiro, Cotobade, Ponte Caldelas, Soutomayor, Vilaboa, Marín kaj Meis.

Situo de Pontevedro en Hispanio

Historio [redakti]

Legendo [redakti]

Renesenca legendo atribuas la fondon de Pontevedro al Teŭkro, heroo de Troja milito. Li atingis tie post malakcepto de lia patro Telamono, fondis setlejon nome Helenes, kaj edzinigis Helena, filino de reĝo Putrech, tiama estro de helena armeo kontraŭ Ateno.

Romia epoko [redakti]

Tamen arĥeologiaj esploroj ne trovas homan ĉeeston antaŭ romia epoko. La vera ĝermo de la urbo estas Turocqua, en suda bordo de rivero Lérez. Tiu romia ejo kreskis kaj estis nomata Duos Pontes ("Du Pontoj", t.e., la fonda kaj unu posta) aŭ Pontem Veteris ("ponto malnova", tiu de fondo).

Zenito [redakti]

De Mezepoko ĝis la fino de 16-a jarcento, la urbo iĝis unu el la ĉefaj galegaj havenoj, kun tre loĝata burgo. La malatento de kastiliaj reĝoj kaj posta militaro malbonefikis la urbon.

Provinco [redakti]

Pontevedro estas ĉefurbo de samnoma provinco. Ĝi estas speciala en Hispanio, ĉar ĝi estas la sola provinco en kiu ekzistas urbo multe pli granda ol la ĉefurbo: Vigo.

Aliaj urboj: Marín, Bayona, La Guardia, Cangas.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Urbestraro de Pontevedra
Ekstera ligilo    Provinca Deputitaro de Pontevedra