Pontivy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pontivy
La fosaĵegoj de la kastelo de la familio Rohan.
La fosaĵegoj de la kastelo de la familio Rohan.
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Morbihan.svg Morbihan
Arondismento COA fr Pontivy.svg Pontivy (ĉefurbo)
Kantono COA fr Pontivy.svg Pontivy (ĉefurbo)
Interkomunumreto Lando de Pontivy
Urbestro Jean-Pierre Le Roch (2008-2014)
Insee-kodo 56178
Poŝtkodo 56300
Demografio
Loĝantaro 13 681 (2009[1])
Loĝdenso 550,5 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48°04′N 2°59′U  /  48.07°N, 2.98°U / 48.07; -2.98 (Pontivy)Koordinatoj: 48°04′N 2°59′U  /  48.07°N, 2.98°U / 48.07; -2.98 (Pontivy)
Alteco 48 ĝis 192 m
Areo 24,85 km2
Situo
Pontivy (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Pontivy (bretone Pondi), estas franca komunumo, ĉefurbo de la arondismento de Pontivy, situanta en la departemento Morbihan kaj en la regiono Bretonio.

Ĝiaj loĝantoj estas nomataj Pontivyens kaj Pontivyennes[2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Pontivy situas ĉe la kunfluejo de du ĉefaj kanaloj de la bretonia centro, la kanalo de Blavet (kanalizita marrivero) kaj la kanalo inter Nantes kaj Brest (supera riverparto de Blavet kaj rivero Doré, integritaj en la kunliga kanalo inter riveroj Oust kaj Blavet).

Situo de Pontivy en departemento Morbihan.

Lieux-dits[redakti | redakti fonton]

Stival, hodiaŭ paroĥo de Pontivy, estas unu malnova komunumo, anksita al Pontivy de Bonaparte, en 1804 aŭ en 1805.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥo fariĝinta poste sankta Ivi fondis Pontivy en la 7-a jc. Li konstruigis ponton sur la rivero Blavet, kiu donis sian nomon al la urbo Pond Ivy (pond estas la bretonlingva vorto por « ponto »).

Turo de la kastelo

La nuna kastelo estis konstruita de Johano la 2-a de Rohan inter 1479 kaj 1485 proksimume sur la loko de malnova kastelo. Kiam la vicgrafoj de Rohan estis adoptintaj la protestantan Reformacion, la kapelo de la kastelo fariĝis unu el la maloftaj lokoj de reformacia kulto en Bretonio. La kastelo estis mallongtempe okupita de la hispanaj trupoj fine de la 16-a jc, ĉar la guberniestro de Bretonio (Philippe-Emmanuel de Lorraine, duko de Mercœur, ano de la familio Guise), kiu rifuzis agnoski la protestanton Henriko la 4-a kiel regon de Francio, vokis helpon de la reĝo de Hispanio. La reformacia kapelo refariĝis katolika, kiam la familio Rohan ĉesis estis protestanta (kun la geedziĝo de la dukino protestanta Margarita, kun la katolika siro Chabot). Sekve de restaŭroj en la 20-a jc, tiu kapelo reiris en 1972 al la reformacia kulto (reformacia eklezio de Francio). Kulto okazas tie ĉiujare en Septembro.

Pontivy estas konata ankaŭ por okazaĵoj rilataj al la ribelo de la ruĝĉapuloj en 1675.

La franca revolucio

Dum la revolucio, la urbo entuziasme akceptis la unuajn novaĵojn, kiuj sekvis la kunvenon de la ĝenerala Asembleo de 1789 : kunveno de la tria ordeno kaj de la klerikaro en konstitucianta Asembleo en 1789, kaj poste la okupo de la fortreso Bastille. Tiu entuziasmo apogeis en la 14-a de Julio 1790, tago de la festo de la federacio[3].

Ekde 1790, Pontivy estis la ĉefurbo de distrikto kreita en la departemento Morbihan kaj poste fariĝis ĉefurbo de arondismento.

Dum la tuta revolucia jardeko, ĝi restis respublika insulo sieĝata de kamparoj kaj vilaĝoj favoraj al la vendeanoj, sub la estrado, aparte de Pierre Guillemot, kromnomata "la reĝo de Bignan". La 15-an de Marto 1793, ĝi estis atakata de la ribelantoj, sed defendata de la respublikanoj, aparte de la distrikta administranto Victor Guépin : por tiu venko, Pontivy estis citata en la tagordo de la Konvencio. Ekzekucioj okazis dum la terora periodo, la gilotino estis instalita sur la placo de Martray. Ekde Junio 1793, Victor Guépin kaj pluraj el ties kolegoj anoncis favoron por la Ĝirondanoj kaj estis arestitaj en 1794. La urbo tiam estis sub la estrado de la komisiito Prieur de la Marne. Ili tamen evitis la gilotinon kaj estis liberigitaj en Novembro 1794.

La napoleona periodo : 'Napoléonville' (Napoleonurbo)[redakti | redakti fonton]

Napoleono Bonaparte projektis doni al Pontivy egan gravecon centre de Bretonio (vidi similan kazon de La Roche-sur-Yon, Napoléon-Vendée (Napoleon-vendeo), en la departemento Vendée) : li deziris fari de tiu urbo kun 3 000 enloĝantoj « en paco, la centron de granda komerco, kaj en milito, gravan militan centron ». Ekde la 18-a de Brumero XII (9-a de Novembro 1804), ĝi ricevis la nomon 'Napoléonville'. Por la unua konsulo, la celo estis pacigi kaj civiligi regionon, kiu travivis multajn civilajn tumultojn de pli ol dek jaroj. La prefekto Jullien organizis la novan arkitekturon de la urbo. La unua ŝtono estis starigita la 12-an de Aŭgusto 1807, kun lia ĉeesto. Pontivy fariĝis moderna urbo, kun larĝaj stratoj pavimitaj kaj agrabligitaj per ĝardenoj. Multaj stratoj ricevis la nomon de notindaj okazaĵoj aŭ de personoj de la Unua Imperio. Imperia liceo estis kreita en 1808 : la tria bretona liceo post tiuj de Rennes (1803) kaj de Nantes (kreita en 1803, sed malfermita en 1808) ; la liceo de Pontivy tiam estis por la departementoj Morbihan kaj Finistère. La kavaleria kvartalo estis finita en 1811, la malliberejo en 1813, la urbodomo estis finita en 1834, la subprefektejo en 1839 kaj la justica palaco en 1846. Al la monumentaj konstruaĵoj aldoniĝis vastaj burĝaj loĝejoj. La komunumo, tre malvasta, estis pligrandigita dank'al la aneksado de Stival kaj de partoj de la najbaraj komunumoj.

19-a jarcento

La urbo petis (sen sukcesi) nomiĝi « Bourbonville » sub la unua Restaŭro (1814-1815). Ĝi reprenis la nomon Pontivy post la definitiva reveno de Ludoviko la 18-a, poste denove « Napoléonville » sub Napoleono la 3-a. Ekde 1870 la urbo retrovis sian originan nomon.

20-a jarcento

Atenco damaĝis en la 1930-aj jaroj la monumenton de la bretona-anĝevia federacio, kiu celebris la kunvenon de revoluciaj delegitoj de la du provincoj en 1790. La atenco estis postulata de bretona aŭtonomisma sekreta grupo Gwenn-ha-du (Blanka kaj nigra, koloroj de Bretonio), kiu detruis ankaŭ statuon antaŭ la urbodomo de Rennes kaj perturbis la viziton de la prezidanto de la respubliko metante bombon sur la fervoja linio, sur kiu devis iri lia trajno. Estas frazo en la teksto gravurita sur la monumento, diranta 'agnoskante ke ni estas nek bretonoj, nek anĝevianoj, sed francoj', kiu kolerigis la naciistojn. La monumento estis restaŭrita, male al la statuo en Rennes, kiu iom insultis Bretonion (Bretonio estis prezentata kiel humila virino surgenua antaŭ Francio, prezentata kiel reĝa moŝtino, la tuto por simboli la unuiĝon de la du landoj en 1532).

Fine, en Pontivy aperis por la unua fojo, la 2-an de Oktobro 1963, la akronimo FLB (france 'Front de libération de la Bretagne', Fronto por la Liberigo de Bretonio), uzata por subskribi la aŭtonomismajn skribojn sur la ŝoseoj[4].

Administracio[redakti | redakti fonton]

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1790 Bourdonnay du Clézio[5]


1995 - Jean Pierre Le Roch PS regiona konsiliano
Iama profesoro pri matematikoj en la katolika edukado



Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la difinoj de INSEE, Pontivy estas urba komunumo, kiu konsistigas kun la komunumo Le Sourn, la urban unuon de Pontivy ; la urba areo de Pontivy inkluzivas 7 komunumojn (Bieuzy, Guern, Malguénac, Neulliac, Pontivy, Saint-Thuriau, Le Sourn) ; ĝi apartenas al la urba spaco de Pontivy-Loudéac.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La bretona lingvo[redakti | redakti fonton]

  • La aliĝo al la ĉarto Ya d’ar brezhoneg estis decidita de la komunuma konsilio en la 4-a de Aŭgusto 2004.
  • Okaze de la komenciĝo de la lerneja jaro en 2007, 11,8% de la infanoj de la komunumo estis registritaj en la dulingva unuagrada sistemo[6].

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Présentation de Pontivy.jpg

La urbo enhavas plurajn monumentojn klasitajn historiaj, kinejon, festejon, noktoklubon, bovlingon, bibliotekon kaj multajn aliajn kulturajn lokojn. plie, ĉiujare okazas poluraj muzikfestivaloj. Sed oni povas ankaŭ preferi promenadi laŭ la bordoj de la rivero Blavet.

Somere, la urbo malfermiĝas al turistoj, interesataj pri la mezepoka kastelo de la fino de la 15-a jc, parte restaŭrita, kun ĉiujare somera ekspozicio kaj dum la tuta jaro verko de la japana artisto Koki Watanabe, nuntempa artverko, kiu estas parto de la festivalo pri la arto en la kapeloj.

La arkitekturo de Pontivy estas duepoka : la placo de Martray, la strato de Fil kaj la strato de Pont staras kore de la mezepoka akso, kie troviĝas, laŭ pavimitaj stratetoj, kelkaj domoj kun ligna strukturo datiĝanta de Mezepoko. La parto de la urbo konstruita en la Imperio forte kontrastas al la mezepoka kvartalo, kun siaj rektaj stratoj kaj siaj instituciaj konstruaĵoj, kiaj la kazerno, la liceo Joseph Loth (1803), la urbodomo kaj la juĝejo, kiuj frontas unu al la alia trans la paradplaco (france Place d'armes) (nun placo Aristide-Briand, ofte nomata 'la Plaine'), estas laŭ klasika arkitekturo.

Poste sekve de la energikrizo la konstruaĵoj simpliĝis en strategio de ZUP (Prioritate urbanizota areo).

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Pontivy havas grandan konstruheredaĵon . 98 konstruaĵoj estis registritaj en la datumbazo 'Mérimée' el kiuj 18 estas klasitaj monumentoj historiaj.

  • Kastelo de Rohan (kaj ties fosaĵoj) (ĉefverko de la milita arto de la fino de la 15-a jc, klasita MH[7]. Pro pluvegoj, parto de la muro de la kastelo forfalis en la foŝaĵon la 7-an de februaro 2014[8].
  • Baziliko Notre-Dame-de-Joie, gotika, de la 15-a jc, kun orgeno Cavaillé-Coll ; la preĝejo estis origine dediĉita al sankta Ivi, patrono de la urbo ; en la 17-a jc, sekve de deziresprimo farita de la urbo al la Dipatrino por peti la finon de grava epidemio, la preĝejo estis dediĉita precipe al Notre Dame de Joie ; la preĝejo estis altigita al la nivelo de baziliko en 1950 (vitralo memorigas pri tiu kronado)
  • Kapelo Saint-Ivy (bretone sant Ivi), de la 18-a jc, proksime de la baziliko
  • Preĝejo Saint-Joseph, novgotika konstruita en la 19-a jc, financita per propra donaco de Napoleono la 3-a ; ĉar la sumo ne sufiĉis, la preĝejo ne estas tute finita (la sonorilturo mankas, la kolonoj estas senornamaj, la vitraloj estas simplaj) ; ili estis poste anstataŭitaj de nuntempaj belegaj vitraloj.
  • preĝejo Saint-Mériadec (bretone sant Meriadeg) en Stival (muraj pentraĵoj de la 16-a jc), klasita MH (Monumento Historia)[9]
    • En kapelo de Stival, fresko de la 15-a jc montras la uzmanieron de objekto, kiun ĝi konservas kun fervoro : kupra sonorileto nomata la ĉapo de sankta Mériadec. Oni skuas la sonorileton super la kapo de la fidelulo por kuraci lin de ties surdeco aŭ por plibonigi lian aŭdkapablon.
  • Kapelo Sainte-Tréphine (bretone santez Trifin) : bela plafono pentrita laŭ naiva stilo, rakontanta la historion de la sanktulino, klasita MH[10].
  • Kapelo de la Houssaie : retablo el pentrita ŝtono (la Pasiono de Kristo), registrita MH[11].
  • Mezepoka arkitekturo en la malnova kvartalo.
  • Napoleonville-a arkitekturo, ĉirkaŭ la placo d'armes.
  • La barĝo « Duchesse Anne », renovigita ferdeka barĝo laŭ bretona profilo, longa je 26,80 m, de 1929, akirita en 2007 de Pontivy communauté por loĝigi la interkomunuman turismoficejon kajo Niemen ekde la komenciĝo de la 2010-a sezono[12]
  • La ponto de 'chez Robic', kiu kunligas la du bordojn de la rivero Blavet antaŭ la fama hotelo-restoracio Robic.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj eventoj okazas ĉiujare :

  • la finalo de Kan ar Bobl (kanto de la popolo), konkurso pri bretona muziko.
  • la festivalo Rock a Vista, kiu arigas 4 000 personojn ĉiujare.
  • la Bazaro de la Birdoj (france Foire aux oiseaux), kiu estas la plej granda en Francio kun siaj 12 000 vizitantoj kaj siaj 7 000 birdoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas en la centro de la ĉefa nord-suda vojo de Bretonio, kunliganta la bordajn areojn de Morbihan kaj de Côtes-d'Armor.

Grava agro-nutra industrio disvolviĝis ĉirkaŭ la urboj Pontivy kaj Loudéac.

Plie, Pontivy estas administracia kaj komerca poluso.

Notinda esta la graveco de la duagrada kaj supera edukado.

La urbo disponas ankaŭ pri delegacio de la komerca kaj industria ĉambro de Morbihan.

Loka vivo[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

  • Kolegio Romain Rolland Bulvardo Romain Rolland[13]
  • Kolegio Les Saint-anges 21 strato Jean-Marie de Lamennais 56300 Pontivy
  • Kolegio Charles Langlais 4 strato Le Goff 56300 Pontivy
  • Profesia liceo de Blavet 43 strato Charles Gounod BP29 56300 Pontivy
  • Liceo Joseph Loth 4 strato Jean-Marie de Lamennais 56300 Pontivy
  • Privata liceo Jeanne d'arc-saint ivy 6 strato Théodore Botrel 56306 Pontivy

Sportoj[redakti | redakti fonton]

  • Pontivy havas du futbalajn klubojn : la GSI Pontivy (CFA, grupo D) kaj 'Stade Pontivyen' (DSE).
  • Pontivy estas ankaŭ grava urbo por biciklo kun pluraj etapoj de Tour de France pasintaj sur la stratoj de la urbo kaj biciklistoj tie naskiĝis kiaj Ferdinand Le Drogo kaj Paul Le Drogo.
  • Pontivy estas la sidejo de du regionaj federacioj la flugpilka kaj la tenisa.

Personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Julien Guégan, rektoro de Pontivy komence de la revolucio, deputito al la konstitucianta Asembleo. Por la kreado de la departementoj, li proponis la nomon « Morbihan » anstataŭ « Marbordoj de la Sudo », kiun iuj estis proponintaj.
  • Ange Guépin, kuracisto kaj politikisto, naskiĝinta en Pontivy en 1805
  • Louis-Adolphe Robin-Morhéry, kuracisto, kanzonisto, humanisto kaj politikisto ; kuzo de Ange Guépin, lernanto en liceo de Pontivy
Statuo de la generalo Frédéric Henri Le Normand de Lourmel placo Aristide-Briand.

Garnizona urbo[redakti | redakti fonton]

Militaj unuoj, kies garnizono estas aŭ estis en Pontivy:

  • 2-a regimento de la ĉasistoj, 1831(?)-1927
  • Bezen Perrot (1940-1941)

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Pontivy estas ĝemeliĝis kun [14] :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝaj loĝantaroj en 2008 de la komunumo 'Pontivy' sur la retpaĝo de Insee
  2. Laŭloka nomo sur la retejo habitants.fr
  3. F. Le Lay, france « La fête du 14 juillet 1790 à Pontivy », in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 2, 1905, p. 166
  4. Erwan Chartier kaj Alain Cabon : france Le Dossier F.L.B., Eldonejo Coop Breizh 2006
  5. F. Le Lay, ??, p. 167
  6. Ofis ar Brezhoneg: france Enseignement bilingue
  7. Datumbazo 'Mérimée' :PA00091568
  8. http://www.ouest-france.fr/tempete-qumaira-une-partie-de-mur-du-chateau-de-pontivy-secroule-1913853
  9. Datumbazo 'Mérimée' : PA00091573
  10. Datumbazo 'Mérimée' : PA00091567
  11. Datumbazo 'Mérimée' : PA00091566
  12. france La barĝo 'Duchesse Anne' estas en Pontivy (56)
  13. france retpaĝo de la kolegio Romain Rolland de Pontivy
  14. Retpaĝo de la komitato pri ĝemeliĝoj kaj amikaj rilatoj de la Pontivy-anoj

Voir aussi[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Komunumoj de Francio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Komunumoj de Francio
Portalo pri Morbihan Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Morbihan