Ponto Rio-Niterojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ponto Rio-Niterojo, Brazilo.
Ponto Rio-Niterojo, Brazilo.
Centra parto de la Ponto Rio-Niterojo super la Golfeto de Gvanabaro kaj fone Sukerpana Monto (Morro do Pão de Açúcar).

Ponto Prezidento Costa e Silva (portugale Ponte Presidente Costa e Silva), pli konata kiel Ponto Rio-Niterojo (portugale ponte Rio-Niterói), estas ponto sur la golfeto Gvanabaro, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, kiu ligas la municipo Rio-de-Ĵanejro al la alia municipo Niterojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

La projekto pri ponto sur la golfeto Gvanabaro ekestis en 1875, por ligi la najbarajn urbojn Rio-de-Ĵanejro kaj Niterojo, apartigitaj de la golfeto, alireblaj de unu al la alia ĝis tiam nur pere de barkoj aŭ per tervojo pli ol 100 kilometrojn longa, trapasanta la municipon Maĝeo. En tiu epoko oni pensis pri ponto, sed ankaŭ oni konsideris ebla la konstruon de tunelo.

Tamen nur en la 20-a jarcento, en 1963, oni kreis laborgrupon por studi projekton por la konstruo de ia aŭtovojo. En la 29-a de decembro 1965 komisio estis formita por zorgi pri definitiva projekto pri konstruo de ponto.

Prezidento Costa e Silva subskribis dekreton en la 23-a de aŭgusto 1968, permesante la projekton pri konstruo de ponto, idealigita de Mário Andreazza, tiama Ministro pri Veturoj, sub kies estrado la ponto komenciĝis kaj estis konkludita.

La konstruo ekiĝis simbole en la 9-a de novembro 1968, antaŭ la ĉeesto de la Reĝino de Britio, Elizabeto la 2-a, kaj de lia reĝa moŝto, la Princo Filipo, Duko de Edimburgo, kune kun la Ministro Mário Andreazza. La laboroj mem komenciĝis en januaro 1969.

Projekto[redakti | redakti fonton]

La projekto pri la Ponto Rio-Niterojo estis frukto de partnereco inter du entreprenoj, la firmaoj Noronha Engenharia, de Brazilo, kaj Howard, Needles, Tammen and Bergendorf (HNT&B), de Usono. La firmao Noronha Engenharia, kies sidejo troviĝas en Rio, preparis la projektojn pri la enirejoj ĉe Rio kaj ĉe Niterojo kaj ankau pri la surmara parto de la ponto. La usona firmao HNT&B la ŝtalan strukturon, inkluzive la bazon kaj la kolonojn.

La respondecaj inĝenieroj pri la projekto de la betona strukturo estis la brazilanoj Antônio Alves de Noronha Filho kaj Benjamin Ernani Diaz, kaj la respondeca inĝeniero pri la ŝtala strukturo estis la usonano James Graham.

Konkludo[redakti | redakti fonton]

La aŭtovoja ligo estis konkludita en la 4-a de marto 1974, longa 13,29 kilometrojn, el kiuj 8,83 km estas surakva, alta 72 metrojn je ties plej alta punkto. La ponto finiĝis antaŭvidante ĉiutagan trafikon de 4.868 kamionoj, 1.795 busoj kaj 9.202 aŭtoj, entute 15.865 veturiloj. Nuntempe oni konsideras ĝin la plej longa betona ponto en la suda hemisfero kaj la sesa plej longa en la mondo. En la jaro, kiam oni finis la konstruon, ĝi estis la plej longa ponto de la mondo ĝis 1985, kiam oni finkonstruis la ponton Penango, en Malajzio.