Laplata pontoporio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pontoporio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plata pontoporio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Subordo: Dentcetacoj Odondoceti
Superfamilio: Suzuojdoj Susuoidea
Familio: Suzuedoj Susuidae
Genro: Pontoporia
Specio: P. blainvillei
Pontoporia blainvillei
Gervais & d'Orbigny, 1844
Konserva statuso
Natura areo de Pontoporia blainvillei
Natura areo de Pontoporia blainvillei
Natura areo de Pontoporia blainvillei
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Laplata pontoporio, Laplata delfeno, franciscana [fransisKAna] en la hispanatoninha [tonNInja] en la portugala (Pontoporia blainvillei) estas specio de delfeno kiu troviĝas en marbordaj Atlantikaj akvoj de sudorienta Sudameriko. Ĝi estas membro de la riverdelfena grupo kaj la nura kiu loĝas en la oceano kaj en salakvaj estuaroj, pli ol loĝi ekskluzive en nesalakvaj sistemoj. Komercigitaj areoj kiuj kreas agrikulturajn produktojn kaj/aŭ industriigitaj zonoj povas tuŝi la bonfarton de la Laplata delfeno, speciale rilate al iliaj kromproduktado de rubo kaj poluado, kio povas konduki al habitata degradado kaj venenita manĝo inter aliaj aferoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laplata kranio.
Formo kaj grando kompare kun averaĝa homo.

La Laplata pontoporio estas la nura specio en sia genro kaj estas ofte metita en sia propra familio, nome Pontoporiidae aŭ Pontoporiedoj, nomo konfuzebla kun la familio de amfipodoj nome Pontoporeiidae. Ĝi estis unuafoje priskribita de Paul Gervais kaj Alcide d'Orbigny en 1844 (la specia epiteto blainvillei rememorigas la francan zoologon Henri Marie Ducrotay de Blainville). La Laplata pontoporio estas amplekse konata ankaŭ kiel Franciscana - nomo en Argentino kaj Urugvajo nomo kiu estas adoptita internacie. Aliaj komunaj nomoj estas toninha (nomo en Brazilo) kaj cachimbo [kaĈIMbo].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Laplata pontoporio havas la plej longan bekon (proporcie al la korpogrando) de ajna cetaco - tiom multe kiom ĝis 15% en plej aĝaj plenkreskuloj. Maskloj kreskas ĝis 1.6 m kaj inoj ĝis 1.8 m. La korpo estas grizecbruna, kun pli helaj subaj partoj. Ankaŭ la naĝiloj estas tre grandaj kompare kun la korpogrando kaj estas tre larĝaj, sed mallarĝaj en la kuniĝo al la korpo, kaj tiele ili estas preskaŭ triangulaj. La spirtruo estas ĝuste antaŭ falto en la kolo, kio havigas la impreson ke ties kapo klinas supren. La dorsa naĝilo havas longan bazon kaj rondoforman pinton. La Laplata pontoporio havas homecan dentaron kun konusformaj dentoj. La nombro de dentoj gamas el 48 al 61 en ĉiu flanko de sia supra kaj malsupra makzelo.[1]

La Laplata pontoporio pezas ĝis 50 kg, kaj vivas ĝis 20 jaroj. Seksa matureco estas atingita inter du al tri jaroj. Inoj havas dujaran reproduktan ciklon. Idoj estas 70 al 75 cm dumnaske post gravedo de 10–11 monatoj. Idoj finigas mamsuĉon jaraĝaj.[1] Inoj povas naski kvinjaraĝaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (1979) “Age determination, reproduction, and growth of the Franciscana dolphin, Pontoporia blainvillei.”, Scientific Reports of the Whales Research Institute (English).  Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine