Pontrieux

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Pontrieux
Komunumo
La haveno de Pontrieux
Oficiala nomo: Pontrieux
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Guingamp
Kantono Pontrieux ĉefurbo
Interkomunumo Pontrieux Communauté
Historia regiono Bretona duklando
Situo Pontrieux
 - koordinatoj 48° 41′ 57″ N 03° 09′ 29″ U / 48.69917 °N, 3.15806 °U / 48.69917; -3.15806 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 77 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 1,02 km² (102 ha)
Loĝantaro 1 053 (2009) [1]
Denseco 1 032,35 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Yves Le Mouer
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22260
INSEE 22250
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Côtes-d'Armor
Situo kadre de Côtes-d'Armor
Situo kadre de Côtes-d'Armor
Vikimedia Komunejo: Pontrieux
Retpaĝo: www.ville-pontrieux22.fr

Pontrieux estas franca komunumo, situanta en la departemento Côtes-d'Armor kaj en la regiono Bretonio, en Francio.

Ĉefurbo de kantono, Pontrieux ŝuldas sian nomon al sia ponto super la rivero Trieux (latinlingve Pontruus super triticum).

Situo

Urbo en fundo de riverbuŝo sur la rivero Trieux, ĝi situas mezvoje inter Guingamp kaj la Manika Markolo.

Demografio

1866 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2005 2008 2009
2 300 1 543 1 411 1 359 1 146 1 050 1 121 1 076 1 081 1 053
Nombro konservita ekde 1962 : loĝantaro sen duoblaj kontoj.
(Fontoj: Cassini;INSEE[2])

Historio

Pontrieux estis, de la 15-a ĝis la 19-a jc, aktiva komerca urbo. Tie interŝanĝiĝis cerealoj, toloj precipe linaj, kaj ĉevaloj. Ĝis en la 19-a jc, la ponto "Sankta-Ivo" de Pontrieux estis la sola, inter Guingamp kaj la Manika Markolo, kiu ebligis transiri de bordo al alia bordo (de "Tregoro", maldekstra bordo, al "Goëlo", dekstra bordo) de la rivero Trieux. Ekzistis fama kartonfabriko en Pontrieux, kiu presis la unuajn biletojn de la metroo de Parizo.

Pontrieux estis la ĉefurbo de la distrikto de Pontrieux de 1790 ĝis 1800.

Lokoj kaj monumentoj

Pontrieux estas klasita urbeto kun karaktero kaj estas inter la florantaj urboj kaj vilaĝoj kun siaj kvar floroj.

Muelejo de Richel
Domo de la turo Eiffel
Viadukto de la fervojo
  • Promenadejo de la lavejetoj : multaj lavejoj (18-a kaj 19-a jc) situas laŭ la rivero Trieux. Tiuj lavejoj, konstruitaj funde de ĝardenoj de burĝaj domoj, laŭlonge de la rivero Trieux estis forlasitaj. La asocio "nos lavoirs" (niaj lavejoj) kreita en la 1990-aj jaroj revivigas tiun historian heredaĵon kaj organizas la 15-an de Aŭgusto jaran senpagan feston "la Fête des lavoirs" (La festo de la lavejoj), kiu allogas milojn da personoj, kaj helpis, interkonsente kun la magistrato, la posedantojn de tiuj lavejoj por akiri subvencion por restaŭri ilin. La "festo de la lavejoj" ebligas ankaŭ malkovri la lavistinojn kaj la penigan laboron de la tuklavado, montroj okazas en tiu tago.
    Nun, ne malpli ol 50 lavejoj estis restaŭritaj. Promenadoj en boato eblas dum la tuta sezono (de Majo al Septembro), ili ebligas malkovri ilin tage kaj nokte.
  • Muelejo de Richel (18-a - 19-a jc)
  • Domo de la Turo Eiffel aŭ de Roscoat (15-a - 16-a jc): domo kun ligna strukturo, kie estas nun la turismoficejo
  • La palaco de Keruzec de la 18-a jc, placo Yves Le Trocquer kun sia blanka turo. Fondita de Pierre François de Kéruzec de Runambert, ĝi apartenis antaŭlonge al la familio de Acigné, kaj estis ilia sidejo por la enkasigo de iliaj senjoraj impostoj pri la havena komerco, la muelejoj kaj la foiroj.
  • Altaj domoj je trabfakoj aŭ el tajlitaj ŝtonoj de la 16-a - 17-a kaj 18-a jc (konstruaĵo kun antaŭiraj etaĝoj kaj lignaj traboj), placo Yves le-Trocquer malantaŭ la fontano. Origine, posedaĵo de S-ro de Kerzellec, guberniestro de Guingamp kaj juĝisto de la ĉevalfoiroj.
  • Novklasika preĝejo (1842), ĝia orgeno estis klasita en 1878, pentraĵo "Le Repentir de Saint Pierre" de Jean Michel Prosper Guérin (donacita de Napoleono la Tria), "Pieto" de la 18-a jc, ligna plurkolora statuo de sankta Ivo kaj Dipatrino kun Infano de la 18-a jc "Notre-Dame-des-Fontaines" procesie portata en la pardonprocesio fine de Julio.
  • Fontano el granito de la 18-a jc, nomata bretonlingve "La Plomen"
  • La urbodomo de la 19-a jc, place de la liberté (Placo de la libereco).
  • Kartonfabriko, sur vojo de Plouëc, funkciis de 1886 ĝis 1973. Ĝi presis la biletojn de la metroo de Parizo.
  • Granita statuo de Yves Le Trocquer (ministro pri transportoj de 1920 ĝis 1924) sur la Placo de la preĝejo
  • Viadukto de la fervojo (1894) de la linio inter Guingamp kaj Paimpol

Eventoj kaj festoj

Festivalo de mekanika muziko en 2009
  • Ĉiulunde matene : Bazaro
  • Ĉiuvendrede somere : "Vendredo de la somero"
  • 3-an sabaton de Julio "Pardonprocesio Notre dame des Fontaines"
  • Lastan sabaton de Julio : "Koloro de Bretonio"
  • Lastan sabaton vespere de Julio : Fest-Noz
  • Unuan lundon de Aŭgusto (de la 10-a ĝis la 23-a) : Bazaro de antaŭlonge
  • 15-an de Aŭgusto : Festo de la lavejoj,
  • Ĉiun duan jaron (malparaj jaroj), mezjulie Festivalo de mekanika muziko

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo

  • Yves Le Trocquer filo de Yves Marie Le Troquer kapitano kaj kavaliro de la Honora Legio (politikisto de la tria franca Respubliko - Maldekstra radikalulo - Ministro pri publikaj transportoj, havenoj kaj komerca marŝiparo de 1920 ĝis 1924 kaj urbestro de Pontrieux) havis statuon sur la placo kun sia nomo, proksime de la turo Eiffel kaj de la preĝejo.
  • Eugène Boudin inspiriĝis de la pejzaĝoj de Pontrieux.
  • Marine MOISAN, filino de menestrelo, sukcesis konigi sin sine de la bresta dentistaro.

Bibliografio

  • france D. Leloup. La maison de la Tour Eiffel à Pontrieux, ArMen, n° 64, 1995.
  • france Y. Thomas. Pontrieux. Petite cité du Trégor-Goëlo, Eld. La Plomée, Guingamp, 2002.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj