Popla eŭkalipto
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Eucalyptus populnea F. Muell. |
||||||||||||
Popla eŭkalipto ( Eucalyptus populnea ; angle : Poplar box aŭ Bimble box ), estas endemia arbospecio el Aŭstralio. Ĝi troviĝas en centra kaj marborda Kvinslando kaj en norda Novsudkimrujo. Ĝi povas alti ĝis 25 metrojn kaj konstituas vastajn maldensarbarajn komunumojn en aridaj kaj duonaridaj regionoj.
Tiu aŭstralazia specio estas karakterizita per brilaj, rondetaj malhelverdaj folioj kaj fibreca kruda griza ŝelo sur la trunko kaj la pli grandaj branĉoj. En la nordo de sia arealo la specio hibridiĝas kun la parenca E. brownii kiu estas tre simila en aspekto, sed kun pli lancetformaj folioj. Popla eŭkalipto ofte formas arbarerojn kun aliaj specioj kiaj ekzemple Acacia aneura kaj Eremophila mitchellii.
Vidu ankaŭ[redakti]
Bibliografio[redakti]
- angle Brooker, M.I.H. & Kleinig, D.A. 2001 : Field Guide to Eucalyptus, Bloomings, Melbourne
- angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 238-239. ISBN O 642 98480 8
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |