Popol Vuh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de la manskribaĵo de Popol Vuh, konservata en la Biblioteko Newberry, Ĉikago.

La Popol Vuh (libro de konsilio/komunumo), skribita laŭ nuna kiĉea skribo Popol Wuj, estas la sankta libro de la kiĉeoj (majaoj) el Mezameriko. La Popol Vuh temas pri mitaj kaj historiaj aspektoj de la kiĉeoj.

Historio

La Popul Vuh enhavas praajn informojn, kiuj estis konataj en la tuta kulturspaco de la majaoj kaj estis skribita en majaa skribo. La hispanoj post konkerado malpermesis la uzon de la majaa skribo kaj neniigis altvalorajn skribaĵojn kiel satanaĵojn. Tamen, kelkaj majasacerdotoj sukcesis kopii malnovajn librojn, foje uzante la latinan skribon. Unu el tiuj dokumentoj trovis en la jaro 1702 la hispana pastro Francisco Ximénez en la gvatemala urbo Chichicastenango, sed anstataŭ bruligi ĝin, li faris kopion kaj tradukon en la hispanan. Tiu teksto kuŝis neatendite en la biblioteko de Universidad de San Carlos(Universitato de Sankta Karlo) en Gvatemalurbo, ĝis la abato Charles Etienne Brasseur de Bourbourg kaj Carl Scherzer malkovris ĝin en 1854. Ili publikigis post kelkaj jaroj francan kaj hispanan tradukojn post kiuj sekvis tradukoj al aliaj lingvoj.

La manuskripto de Ximénez enhavas kelkajn lingvajn erarojn, kiuj laŭ opinio de iuj spertuloj, venas de la ekzakta transliterumado de la antaŭa teksto majaa, kio povas esti pruvo, ke la originala teksto estis jam multe pli aĝa (antaŭkolonia). Kelkaj partoj de la tekstoj tamen estis evidente aldonitaj dum la hispana koloniado, kiel ekzemple la nomoj de la hispanaj guberniestro de Gvatemalo kiel posteuloj de la fruaj kiĉeaj regnestroj.

La originala manuskripto de Ximénez troviĝas nun en la biblioteko Newberry Library en Chicago, Usono.

Enhavo

La libro komence rakontas pri la kreada mito de la majaoj, post kio sekvos la historio de la ĝemelaj herooj Hunahpu (Junajpu) kaj Xbalanque (Xb‘alanke), kiuj estas vaste konataj mitaj figuroj de la majaoj. Sekvas detala priskribo de la fondaĵo kaj de la historio de la kiĉea imperio kaj klarigo de la dia deveno de ĝia regnestra familio.

Parto 1

  • La dioj kreas la mondon.
  • La dioj kreas la unuajn, malperfektajn, malsentemajn homojn.
  • La dioj sendas al la unuaj homoj rezininundon kaj transformas ilin al simioj.
  • La ĝemeloj Hunahpu kaj Xbalanque neniigas la orgajlan Vucub-Caquix, kaj ankaŭ Zipacna kaj Cabracan.

Parto 2

  • La viziuloj Xpiyacoc kaj Xmucane naskigas fratojn.
  • HunHunahpu kaj Xbaquiyalo naskigas la simifratojn HunBatz kaj HunChouen.
  • La malbonaj sinjoroj Xibalba mortigas la fratojn HunHunahpu kaj VucubHunahpu.
  • HunHunahpu kaj Xquic naskigas la heroajn fratojn Hunahpu kaj Xbalanque.
  • La heroaj fratoj venkas la Xibalba-domoj de mallumo, tranĉiloj, malvarmo, jaguaro, fajro kaj vespertoj.

Parto 3

  • La unuaj kvar veraj homoj estas kreitaj: Jaguaro Kiĉeo, Jaguaro Nokto, Jaguaro Nenio kaj Jaguaro Vento.
  • Kreskas triboj, kiuj parolas la saman lingvon kaj migras al TulanZuiva.
  • La lingva konfuzo de la triboj kaŭzas ties disigon.
  • Tohil estas agnoskita dio kaj postulas homajn oferojn. Poste necesas kaŝi lin.

Parto 4

  • Tohil, tra pastroj, efikas je la teraj sinjoroj. Lia regno detruas la kiĉeojn.
  • Pastroj provas forkapti la tribojn por oferoj, kontraŭ kio tiuj luktas.
  • La kiĉeoj fondas Gumarcah, kie Gukumatz (la sinjoro pluma serpento, komparu kun Kecalkoatlo) donas al ili la potencon.
  • Gukumatz enkondukas multajn ritojn.
  • Genealogioj de la triboj.

Tekstoekzemploj el la libro

La unuaj linioj, laŭ eldono de Sam Colop, estas jenaj:

Are ŭe‘ ojer tzij
  waral K‘iche‘ ub‘i‘.
Waral
  xchiqatz‘ib‘aj wi
  xchiqatikib‘a‘ wi ojer tzij,
utikarib‘al
ŭe‘nab‘al puch rnojel xb‘an pa
  tinamit K‘iche‘
  ramaq‘ K‘iche‘ winaq.
"Tio ĉi estas la komenco [radiko] de la malnova rakonto [vorto]
  tie ĉi, en la loko nomita Kiĉeo.
Tie ĉi
  ni skribos,
  ni fiksos la malnovan vorton,
la fonton
la komencon de ĉio, kio estis farita en la
  nacio Kiĉeo
  en la lando de la Kiĉeo-popolo."

La komenco de la kreadomito estas jena:

Are utzijoxik wa‘e
k‘a katz‘ininoq,
k‘a kachamamoq,
  katz‘inonik,
k‘a kasilanik,
k‘a kalolinik,
  katolona puch upa kaj.
"Tio ĉi estas la raporto, kiel
ĉio estis sub tensio,
ĉio trankvila,
  en silento;
ĉio senmova,
ĉio vibranta,
  kaj malplena estis la vasto de la ĉielo."

Literaturo

  • Cordan, Wolfgang: Popol Vuh: das Buch des Rates, Mythos und Geschichte der Maya. (Popol Vuh: la llibro de la konsilo. Mito kaj historio de la majaoj) Diederichs, München, 1995, ISBN 3-424-00578-9 (germane)
  • Pohorilles, Noah E. (tradukinto): Popol Vuh: Die heilige Schrift der Maya. (Popol Vhu: La sankta skribaĵo de la majaoj.) traveldiary.de Reiseliteratur-Verlag, Hamburg, 2004, ISBN 3-937274-12-X (germane)
  • Leonhard Schultze: Popol Vuh: das heilige Buch der Quiché-Indianer von Guatemala. (Popol Vuh: la sankta libro de la kiĉeo-indianoj de Gvatemalo) Jena, 1944. (germane)
  • Rohark, Jens: Poopol Wuuj - Das heilige Buch des Rates der K´ichee´-Maya von Guatemala. (Popol Vuh: la sankta libro de la kiĉeo-majaoj de Gvatemalo) 2007, ISBN 978-3-939665-32-8 (germane)
  • Francisco Ximénez: Primera parte de el tesoro de las lengvas kakchiqvel, qviche y qutuhil. Newberry Library, Chicago (ca. 1701) (kiĉee kaj hispane).
  • Dennis Tedlock: Popol Vuh: The Definitive Edition of the Mayan Book of the Dawn of Life and the Glories of Gods and Kings. Touchstone Books (1996) (angla traduko). ISBN 0-684-81845-0.
  • Sam Colop: Popol Wuj — Versión Poética K‘iche‘. PEMBI/GTZ/Cholsamaj, Guatemala (1999) (kiĉee).

Eksteraj ligiloj