Popola Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri balotaj koalicioj dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Se vi serĉas informojn pri esperanta bulteno, vidu la paĝon Popola Fronto.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri balotaj koalicioj dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Se vi serĉas informojn pri balota koalicio de Hispanio en 1936, vidu la paĝon Popola Fronto.

Popola Fronto estas la ĝenerala nomo de balotaj koalicioj kiuj kunligas larĝan grupon de maldekstraj fortoj, de liberalaj burĝaj ĝis ekstremaj maldekstraj, ĉefe kiel opono al krizaj politikaj situacioj.

Ĝi estis specife kaj tipe uzataj fine de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, post la alveno al la povo de nazioj en Germanio kaj faŝistoj en Italio, kaj pro la timo ke tiu kondukus al la povo al aliaj ekstremdekstraj partioj.

Kvankam unuiĝo inter radikalaj/respublikanaj burĝaj fortoj kaj socialistoj jam estis kutima en diversaj landoj, la nova strategio prenis pli larĝan etendon kiam la komunistaj partioj ŝanĝis sian antaŭan politikon de atako al la socialistoj, kaj favoris la unuiĝon de progresistaj fortoj. Tiu estis oficiala politiko post la 8-a Kongreso de la Komunista Internacio en 1935.

La plej gravaj koalicioj estis:

  • La Popola Fronto de Francio: politika koalicio de socialistoj, komunistoj kaj radikalistoj. Formita en decembro de 1935, ĝi venkis la balotojn de majo 1936, kiam estis elektita ĉefministro Léon Blum. Ĝi konservis la povon ĝis 1938.
  • La Popola Fronto de Hispanio: politika koalicio de maldekstraj respublikistoj, socialistoj kaj komunistoj, kun ekstera apogo de anarkiistoj, formita en 1935. Ĝi venkis la balotojn de la 16-a de februaro de 1936, dum la Dua Hispana Respubliko, sub la gvido de Manuel Azaña. Ĝi formis la bazon de la registaro ĝis la komenco de la civila milito, kaj en la respublikana kampo dum ĝi.
  • La Popola Fronto de Ĉilio, kiu estis koalicio de la partioj komunista, socialista kaj radikala, kaj la laborista sindikato Confederación de Trabajadores de Chile, formita en 1937. Post la venko en la balotoj de 1938, fariĝis prezidento Pedro Aguirre Cerda. Ĝi konservis la povon ĝis 1947.