Popola Liberiga Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la PLA
Junulino en uniformo de la Popola Liberiga Armeo

La Popola Liberiga Armeo (ĉine: 人民解放军, tradicia ĉine: 人民解放軍, pinjino: Rénmín Jiěfàng Jūn), estis fondita de la Ĉina Komunista Partio la 1-an de aŭgusto 1927 je la tuta komenco de la civila milito kiu oponis al Guomindang. Ekde tiu momento ĝi estas la oficiala nomo de ties armeo.

Al tiu estas kalkulitaj la diversaj civitaj milicoj, kiuj similas al la iama "uzina batalgrupo" en la GDR. La Popola Liberiga Armeo entenas ĉ. 2,81 milionojn da soldatoj, kiuj estas parte rekrutitaj.