Popola altlernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Popola altlernejo estas lernejo por plenkreskuloj, ĉefe en Germanio kaj Aŭstrio ("Volkshochschule") kaj en la skandinaviaj landoj. En Francio, oni parolas pri popola universitato ("université populaire").

Popolaj altlernejoj en Danlando

Ili ekzistas laŭ la modelo lanĉita de Nicolai Grundtvig en la deknaŭa jarcento. Koni sian kulturon, praktiki ĝin, tio gravas laŭ tiu pedagogo filozofo. Laŭ tiu ideo Eŭropa Unio lanĉis la programon Grundtvig por lernado tra la tuta vivo.

Popolaj altlernejoj en Germanio kaj Aŭstrio

En Germanio kaj Aŭstrio, en pli-malpli ĉiu urbo ekzistas popola altlernejo. Ĝi ofertas kursojn i.a. pri lingvoj, komputiko, muziko, historio, politiko, sano ktp., kaj financas sin ĉefe (kutime je 50-70 %) el la kotizoj de la kursanoj; la ceteraj enspezoj estas unuavice subvencioj de la federaciaj landoj kaj de la urboj.

Kutime ĉiu ajn povas viziti la kursojn, kaj plejofte ne okazas ekzamenoj. Ĉe kelkaj lingvokursoj ekzistas libervolaj ekzamenoj.

La kursoj okazas plejparte vespere (tiel ke oni foje parolas ankaŭ pri vesperlernejo); tiukaze ili daŭras plej ofte unu semestron (t.e. duonan jaron). Sed ekzistas ankaŭ semajnfinaj kaj tutsemajnaj kursoj.

Kelkaj popolaj altlernejoj ofertas ankaŭ Esperanto-kursojn - sed en Germanio kaj Aŭstrio la ĉefa problemo ĉi-rilate estas, ke tiaj kursoj ofte ne allogas la minumuman nombron de lernantoj (plejofte necesas ĉ. 10 kursanoj).

Afrika Popola Altlernejo en Ĝenevo

Tiu establo: "Université populaire africaine de Genève (UPAF)" en Ĝenevo, Svislando ŝajnas esti la sola en Eŭropo kaj eble en la tuta mondo. Ĝi ofertas plej diversajn kursojn pri afrikaj lingvoj, svisaj lokaj lingvoj, muziko, praktikaj aspektoj de la vivo. Ĝi organizas prelegojn kaj debatojn.