Popoliniciato (Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Popoliniciativo (Svislando))
Saltu al: navigado, serĉo

La Popoliniciato (en la germana lingvo Volksinitiative; en la franca lingvo Initiative populaire; en la itala lingvo Iniziativa popolare; en la romanĉa lingvo Iniziativa dal pievel; laŭ historia Esperanta formo popoliniciativo [1]) estas en la Svisa Federacio politika rajto, kiun la voĉdonrajtaj civitanoj povas apliki je nivelo de federacio, kantono kaj komunumo.

Federacia Iniciato[redakti | redakti fonton]

Pere de federacia popoliniciato la centmil voĉdonrajtaj civitanoj povas postuli lau artikolo 138 de la Svisa Konstitucio kompletan revizion de la konstitucio[2] aŭ partan revizion[3]. La postulo al parta revizio povas enteni aŭ komplete formulitan konstitucian tekstproponon aŭ esti en formo de ĝenerala instigo. La teksto de la formulita propono laŭ la konstitucio post periodo de 18 monatoj devas estis submetita al la popolo por voĉdono. La parlamento povas esprimi subtenon aŭ malsubtenon al la iniciato kaj devas submeti tiam la teksto al la popolo por voĉdono kun aŭ sen aldonante alternativan proponon. En la kazo de la neformulita propono la parlamento povas akcepti la proponon kaj tiam devas formuli proponon submetindan al voĉdono aŭ malakcepti ĝin. Tiam ĝi devas submeti la neformulitan proponon al voĉdono kaj en kazo de akcepto formuli proponon, kiu denove devas esti submetita al voĉdono. Por esti akceptita, iniciato bezonas la plimulton de la voĉoj de la civitanoj kaj samtempe la plimulton de la voĉoj de la ŝtatoj, tio estas de la kantonoj. La voĉoj de la tiel nomitaj duonkantonoj nombras kiel duonaj voĉoj. En kazo de akcepto de postulo pri totala revizio de la konstitucio la parlamento devus esti dissolvita kaj devus okazi tuj elektoj de konstitucia asembleo, kiu verkas la novan konstitucion. Tia iniciato do fakte entenas la rajton dissolvi la parlamenton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo de la popoliniciato devenas de la franca "Constitution montagnarde" de 1793. La instrumento de popoliniciato post la revolucioj de 1830 jam estis enkondukita en la konstitucioj de la kantonoj Argovio, Bazelo Kampara, Turgovio, Ŝafhaŭzo, Lucerno kaj Sankt Galo. En la unua konstitucio de la Svisa Federacio de 1848 estis enkondukita la rajto de popoliniciato, per kiu eblis postuli pere de 50,000 subskriboj revizion kompletan de la Federacia Konstitucio. Iniciato por kompleta revizio de la konstitucio neniam sukcesis. En la jaroj 1850 kaj 1851 kaj 2003 jam la kolektado de la subskriboj malsukcesis kaj en la jaroj 1880 kaj 1934 tia peto malsukcesis en la baloto. La peto de 1934 estis submetita de la naziuloj kun la ideo, tiel akiri la devigajn novelektojn, ĉar je akcepto de popoliniciato al totala revizio de la konstitucio la parlamento devas esti dissolvita kaj okazi elekto de konstitucia asembleo. Origine la kantonoj kaj komunumoj ankaŭ nur konis la rajton pri kompleta revizio de la konstitucio. En la dua duono de la 19-a jarcento la demokrata movado akiris, ke iom post iom kantonoj kaj komunumoj enkondukis je komunuma kaj kantona nivelo la rajton al popoliniciato por parta revizio de la konstitucio kaj ankaŭ por enkonduko de leĝoj kaj por malelektoj de aŭtoritatoj. Je federacia nivelo la rezisto kontraŭ la popoliniciata rajto pri parta revizio de la konstitucio estis pli forta. Post pluraj malsukcesaj provoj fine en la jaro 1891 estis akceptita konstitucia artikolo, kiu koncedis al la popolo la rajton por popoliniciato, per kiu la voĉdonantoj povas postuli revizion.[4]

Federaciaj popoliniciatoj en ciferoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ stato de decembro 2012 en Svislando komenciĝis la kolektado por subkriboj por entute 412 federaciaj popolinicioj. De tiuj, 295 popolinicioj sukcesis en la subskriba fazo kaj devis esti submetita al la parlamento. 93 malsukcesis pro ne sufiĉe da subskriboj dum 19 estas ankoraŭ en la subkribokolekta fazo. Pri 90 popoliniciatoj oni ĝis nun voĉdonis, 93 estis retiritaj. 2 estis deklaritaj plenumigitaj kaj tial ne voĉdonitaj, kaj 4 estis deklaritaj malvalidaj, ĉar ili kontraŭis la konstitucion aŭ la leĝoj. De la popolo estis akceptitaj nur 19 popoliniciatoj. La unua en la jaro 1893 pri la malpermeso de ŝoĥtato (la buĉado de pestoj pere de elsangigo). Inter 1949 (reenkonduko de la rekta demokratio) kaj 1982 (prezobservanto) dum pli ol 30 jaroj ne plu estis akceptita popoliniciato. Fine de la 20-a jarcento la nombro de akceptitaj popoliniciatoj kreskis. Plej grandan surprizon kaj kritikon tutmonde rikoltis en la jaro 2009 la Svisa popoliniciato pri minareto[5]

Popoliniciatoj maturaj por voĉdono[redakti | redakti fonton]

Aktuale du popoliniciatoj maturas por voĉdono, nome la iniciato de Thomas Minder kontraŭ misuzaj bonifikoj (voĉdonota la 3-an de marto 2013[6]) kaj la iniciato de la Svisa Popolpartio por la rekta elekto de la federacia konsilio (voĉdonato la 9-an de junio aŭ 22-an de septembro 2013[7]).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]