Popolinicitivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Junuloj de la Verda Partio de Svsilando dum varba aktiveco por sia popoliniciativo kontraŭ apudvojaj veturiloj

Popoliniciativo en certaj landoj ankaŭ nomita civitana postulopopola postulo estas instrumento de rekta demokratio. Ekzistas diversaj sistemoj de popoliniciativo. Popoliniciativo baziĝas sur la principo, ke civitanoj povas kolektinte certan kvanton da subskriboj submeti al la parlamento proponon. La popoliniciativon oni ne miksu kun la referendumo. Dum per referendumo civitanoj povas postuli publikan baloton kolektinte certan nombron da subskriboj, pere de popoliniciativo eblas submeti novan proponon al parlamento aŭ al balotado.[1]

Diversaj sistemoj de popoliniciativo[redakti | redakti fonton]

Sugesto al la parlamento[redakti | redakti fonton]

Ekzistas landoj aŭ regionoj, kie popoliniciativoj submetitaj al parlamento devas esti diskutita de tiu parlamento. La parlamento tiam estas libera akcepti aŭ malakcepti la proponon. Tia sistemo ekzistas en diversaj federaciaj landoj de Germanio kaj en simila formo ankaŭ en Aŭstrio kaj ankaŭ en diversaj ŝtatoj de Usono.

Okazigo de publika baloto[redakti | redakti fonton]

Pli forta instrumento de popoliniciativo estas sistemo de iniciato, kiu formulas proponon, kiu post kolekto de certa kvanto da subskriboj devas esti voĉdonita en publika baloto. Tia rajto ekzistas en Italio post kolekto de unu miliono da subskriboj. Plej ampleksa la popoliniciativa ratjo estas en Svislando. Je federacia nivelo pere de federacia popoliniciativo kolektinte 100000 subskribojn de svisaj civitanoj la popolo povas postuli modifon de la konstitucio. Je kantona kaj komunuma nivelo en Svislando pere de popoliniciativo eblas postuli modifon de la konstitucioj kaj enkondukon de novaj leĝoj. La nombro da subkriboj necesaj dependas de la grando de la kantono kaj komunumo.[2]

Unuopula iniciativo[redakti | redakti fonton]

En la svisa Kantono Zuriko ekzistas eĉ la rajto, ke unuopulo povas fari unuopulan iniciativon, submetante pere de simpla letero proponon al la loka aŭ kantona parlamento, pri kiu la parlamento devas en la daŭro de ses monatoj voĉdoni. Se la parlamento subtenas la proponon, ĝi devas esti submetita al la popolo por voĉdono.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: Edmont Privat: "Federala sperto", Universala Ligo, Ĝenevo 1958
  2. D-ro Arthur Baur: "La Fenomeno Svislando", Berno 1979
  3. Dietrich Michael Weidmann: Propono por Konstitucio de la Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, Zuriko 1998