Popolkanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rim.: La antaŭa enhavo de tiu ĉi artikolo estas movita al Revolucia Kanto.

Kovrilpaĝo de Milda fifro jam eksonis (popolkantoj); Sofio, 1986, trad: Ljuba Bojaĝieva

Popolkanto estas kanto, kiu estas propraĵo (spirita, se ne jura) de la popolo. Ĝi povas esti anonima verko, aŭ eventuale ĝi tiom furoris, ke en postaj generacioj ĉiuj ĝin konas kvankam la aŭtoron oni forgesis. Aŭ ĝi povas esti nova verko en stilo pruntita el popolaj kantokutimoj, aŭ intence celanta la etoson de la aŭtentaj popolaj verkoj. Ĝi estas unu el la specoj de kanto, kiuj apartenas al la temaro de la folkloro. Ĝi havas ian voĉan enhavon, kio pli specifigas ĝin ol popola muziko, kie troviĝas pli detalaj informoj.

Kovrilpaĝo de Hungaraj popolkantoj