Popolmedicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino popolmedicino, laŭ oficiala difino de Monda Organizaĵo pri Sano, "indikas la praktikojn, metodojn, sciojn kaj kredojn pri sano, kiuj implikas la medicinan uzon de plantoj, de bestaj partoj, de mineraloj, de spiritualaj terapioj, teknikoj kaj manaj ekzercoj - unuope aŭ asocie, - por kuraci, diagnozi kaj preventi la malsanojn, aŭ gardi la sanon".

Moderna aspekto de popolmedicino estas la Alternativa medicino kaj nemoderna estas Tradicia medicino.