Popolparko Rehberge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popolparko Rehberge
urba parkoparko [+]

LandoGermanio
RegionoBerlino
Koordinatoj52° 33′ 3″ N, 13° 19′ 51″ O (mapo)52.55083333333313.330833333333Koordinatoj: 52° 33′ 3″ N, 13° 19′ 51″ O (mapo)

Popolparko Rehberge (Berlino)
Popolparko Rehberge (Berlino)
DEC
Popolparko Rehberge
Popolparko Rehberge
Lokigo de Berlino en Germanio
Map
Popolparko Rehberge
Vikimedia Komunejo:  Volkspark Rehberge [+]
vdr
La Meva lageto meze de la ĝardeno publika.

Popolparko Rehberge (germane:Volkspark Rehberge) troviĝas en la berlina urbodistrikto Berlin-Mitte, en Wedding. Ĝi estis instalita inter 1926 kaj 1929. Ĝi estas granda ĉirkaŭ 70 hektarojn (sen konsideri la Goethe-parkon; kun ĝi estas 115 hektaroj). Antaŭe ekzistis jam la tri lagoj Möwensee (Meva lageto), Sperlingssee (Pasera lageto) kaj Entenpfuhl (Anasa ŝlimakvejo).

Kaj post 1918 kaj post 1945 la parko kvazaŭ senarbiĝis pro la sufero de la loĝantoj [1] En 2009 estis finita granda restaŭriĝo [2].

Rathenau-monumento[redakti | redakti fonton]

Rathenau-memorigilo, 1987

En 1930 stariĝis la Rathenau-fontano. Ĝi malkonstruiĝis malmultajn jarojn poste de la nazioj, tial ke la fratoj Rathenau estis judoj favoraj al la respublika sistemo, kaj estis fandita. Oni reinaŭguris ĝin en 1987.

Metroa haltejo apud la parko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietmar Land und Jürgen Wenzel (Eld.): Heimat, Natur und Weltstadt. Leben und Werk des Gartenarchitekten Erwin Barth, eldonejo Koehler & Amelang, Lepsiko 2005 ISBN 3-7338-0338-8
  • Clemens Alexander Wimmer: Parks und Gärten in Berlin und Potsdam; eldono de Senator für Stadtentwicklung und Umweltschutz, sekc. III – Gartendenkmalpflege, eldonejo Nicolaische Verlagsbuchhandlung, 3-a eldono, Berlino 1989, ISBN 3-87584-267-7; rubr. 52–54.
  • Rainer Stürmer: Vom Friedrichshain zum Volkspark Rehberge – Kommunales Grün in Berlin, En: Marie-Louise von Plessen (Eld.): Berlin durch die Blume oder Kraut und Rüben. Gartenkunst in Berlin-Brandenburg, eldonejo Nicolaische Verlagsbuchhandlung, Berlino 1985, ISBN 3-87584-147-6, p. 168 kaj 182.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Angela M. Arnold, Gabriele von Griesheim: Trümmer, Bahnen und Bezirke – Berlin 1945 bis 1955, Eigenverlag, Berlin, ISBN 3-00-009839-9, p. 245 sekv.
  2. Berliner Woche, Lokalausgabe für Wedding vom 16. Juli 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]