Popolpartio (Islando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Popolpartio (is. Alþýðuflokkurinn) estis politika partio en Islando kiu ekzistis inter 1916 ĝis 1998.

Ĝi fondiĝis 12-a de marto 1916 kiel politika parto de la samtage fondita (kaj ankaŭ ekzistanta) islanda laborista asocio. Ĉefiniciintoj estis Ólafur Friðriksson, Jón Baldvinsson, Ottó Þorláksson kaj Jónas Jónsson.

La partio estis la unua klaspartio en Islando, sed la ĝistiamaj partioj ĉefe debatis pri diversaj vojoj al la sendependeco de la lando.

La Popolpartio malaktive kontribuis al la rego de la Progrespartio 1927-1931, sed partoprenis en multaj registaroj poste, kaj ofte partiano estis ĉefministro. En mallongtempa registaro en 1979-1980 la Popolpartio estis la sola registara partio.

La partio tradicie havis ĉ. 15% de la parlamentelektaj voĉoj, kiel montras la tabelo.

Jaro % Jaro % Jaro %
1916 6,8 * 1942 14,2 * 1971 10,5
1919 6,8 * 1946 17,8 * 1974 9,1
1923 16,2 * 1949 16,5 * 1978 22
1927 19,1 * 1953 15,6 * 1979 17,4
1931 16,1 * 1956 18,3 * 1983 11,7
1933 19,2 * 1959 12,5 * 1987 15,2
1934 21,7 * 1959 15,2 * 1991 15,5
1937 19 * 1963 14,2 * 1995 11,4
1942 15,4 * 1967 15,7

La partio estis socialdemokrata partio, kaj ofte partigis “maldekstren”.

En 1998 la partio malfondiĝis kiam ĝi kuniĝis kun la Popolunuiĝo kaj la Naciveko de Jóhanna Sigurðardóttir (ambaŭ partioj kiuj partigis el la Popolpartio antaŭe) kaj la Virinpartio en la nova partio Alianco.

La jenaj estis partiestroj de la Popolpartio:

Ottó N. Þorláksson: 1916 ĝis 1916

Jón Baldvinsson: 1916 ĝis 1938

Stefán Jóh. Stefánsson: 1938 ĝis 1952

Hannibal Valdimarsson: 1952 ĝis 1954

Haraldur Guðmundsson: 1954 ĝis 1958

Emil Jónsson: 1958 ĝis 1968

Gylfi Þ. Gíslason: 1968 ĝis 1974

Benedikt Sigurðsson Gröndal: 1974 ĝis 1980

Kjartan Jóhannsson: 1980 ĝis 1984

Jón Baldvin Hannibalsson: 1984 ĝis 1996

Sighvatur Björgvinsson: 1996 ĝis 1998