Poporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alia ekzemplo de Poporo

Poporo estas ujo farata kaj uzata de indiĝenoj en Sudameriko ekde antaŭ la alveno de Kristoforo Kolumbo, por konservi kalkon kaj aliajn substancojn kiujn la indiĝenoj miksas en kombinaĵo kun folioj de la kokao-planto, por suĉado kaj maĉado.

Poporo – side A.jpg

Kun la poporo la indiĝeno uzas longajn nadlojn por eligi la kalkon kaj ĝin porti en la buŝon.

La poporoj el oro estis multe uzataj, ekzemple, en la indiĝenaj kulturoj loĝantaj en la sud-okcidenta regiono de Kolombio, kaj pro sia beleco kaj kvalito elstaras la poporoj de la Kimbaja kulturo. El tiuj poporoj, kelkaj reprezentis virojn aŭ virinojn sidantajn kaj ornamitajn.

Poporo estas preskaŭ ekskluzive uzata de viroj, kvankam la plantejoj de kokao foje estis prizorgataj precipe fare de virinoj.

Poporo havas ankaŭ priseksan uzadon: Ekzemple, en la indiĝena grupo Kogo (hispanlingve: "Kogi"), kiu loĝas en la t. n. Neĝkovrita Monto-ĉeno de Sankta Marta, ĉe la kariba marbordo, la poporo estas donata al adoleskuloj (nur viroj), kiam ili atingas aĝon taŭgan por seksa agado.

Kiam la adoleskulo komencas kvereli ofte kun siaj gepatroj, kaj montras sendependiĝemon, oni interpretas tion kiel signalon, ke la junulo "bezonas virinon", do, grava tribano nomata "Mama" elektas maturan virinon, ofte vidvinon, ĉar ŝi havas sufiĉan sperton por inici la junulon instruante lin pri la sekretoj de la seksa agado, ĉar ili opinias "Junulino kion povas instrui?, ŝi ankoraŭ scias nenion". La virino kaj la inicoto iras ĉiutage al gvidado far la "Mama".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]