Poppelsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 50° 43' norde, 7° 5' oriente

situo de la urboparto Poppelsdorf ene de Bonn

Poppelsdorf - en la loka ripuara dialekto nomata Pouppelsdörp - estas historia urboparto de la federacia urbo Bonn en Germanio. Ĝi estis integrigita en la urbon oficiale la 1-an de junio 1904 kaj fine de la jaro 2008 havis 6428 loĝantojn. La urboparto situas ĉirkaŭ samnoma baroka kastelo, en kiu nun estas iuj geologiaj institutoj de la urba universitato, kaj kiun ĉirkaŭas la universtitata botanika ĝardeno - sed ankaŭ krome la urboparto estas forte influita pere de la bonna universitato, kaj multaj studentoj el aliaj urbojpartoj ĉiutage frekventas siajn natursciencajn kaj medicinajn institutojn.

Geografio

Poppelsdorf troveblas proksimume meze de la bonna urboteritorio. Norde limas la urboparto Weststadt ("urbocentra okcidento"), oriente la Südstadt ("urbocentra sudo"), sudoriente la kvartalo Kessenich, sude la monto kaj urboparto Venusberg kun la universitata klinikaro kaj la malcentra kaj vilaĝa urboparto Ippendorf, sudokcidente la urboparto Lengsdorf kaj okcidente Endenich.

Historio

Ĝis la fino de la 19-a jarcento Poppelsdorf estis vilaĝo tuj oriente de la urbo Bonn. En 1755 tie fondiĝis porcelana manufakturo de la episkopa kaj nobela princo-elektisto rezidanta en Bonn, el kiu kreskis du porcelanaj fabrikoj de kiuj unu iĝis la konata marko Villeroy & Boch. Krome la vilaĵo havis pitoreskajn bienajn vilaojn kaj ekde 1885 prusiajn garnizonon. Inter la jaroj 1883 kaj 1973 la fabriko Soennecken produktanta aktujojn kaj aliajn oficejajn materialojn ekonomie dominis la urboparton kaj en la 1920-aj jaroj dungis iom pli ol 1000 laboristojn - post 1973 la centra produktejo iĝis la universitata instituto pri farmakologio, kie inter alie la esperantistoj Eckhard Bick kaj Thomas Pusch pasis siajn farmaciajn ekzamenojn.

Bonna universitato

La bonna universitato ne estas kampusa altlernejo, sed dividiĝas al pluraj konstruaĵoj en la tuta urba areo. En la ĉefa universitata konstruaĵo, la eksa princo-elektista kastelo meze de la urbocentro, kaj en iuj modernaj konstruaĵoj ĉirkaŭaj, estas granda parto de la filozofiaj, teologiaj, juraj kaj politikaj fakultatoj.

kastelo Poppelsdorf

En Poppelsdorf kontraŭe koncentriĝas la konstruaĵoj de la naturaj sciencoj kaj la ne-klinikaj medicinaj institutoj (ekzemple anatomio, histologio, fiziologio, bioĥemio) - tie krom la samnoma baroka kastelo Poppelsdorf estas institutaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento kaj iuj pli novaj kontruaĵoj. La barokstila kastela parko ekde la jaro 1819 estas la universitata botanika ĝardeno.

La fakultato pri komputiko ankoraŭ havas sian lokon en la eksa pedagogia altlernejo en la nordo de Bonno, tie kie 2000 jarojn antaŭe estis la romia fortikaĵo kiu komencigis la urbon. Tiu universitata konstruaĵo el la 1960-aj jaroj tamen estu malplenigata fine de la jaro 2010, kaj la fakultato havu novan ejon en Poppelsdorf.

La princo-elektista kaj la poppelsdorfa kasteloj cetere estas interligitaj per vasta, parkeca aleo, tiel ke estas rekta vida kontakto inter ambaŭ barokaj konstruaĵoj - la aleo en la 19-a jarcento nur estis unuloke interrompita: per la fervoja linio Kolonjo-Bonno-Majenco, kiu ne sukcesis ĉirkaŭvoji la arkitektan ensemblon. Tamen ankoraŭ nun la komuneco inter ambaŭ barokaj konstruaĵoj kaj nunaj universitataj centroj per la alea ligo forte videblas, kaj dumsemestre granda nombro da piedirantaj kaj biciklantaj studentoj alee alternas inter ambaŭ kasteloj.

Eksteraj ligiloj