Poppendorf (Burgenlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poppendorf, germane Poppendorf im Burgenland, hungare Patafalva estas iama vilaĝo, nun parto de Heiligenkreuz im Lafnitztal en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Poppendorf en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Poppendorf situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz. Güssing troviĝas je 13 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1427 en formo "Podaboch". La hungara loknomo Patafalva aperis en 1604 kaj oficialiĝis en 1898. La germana nomo menciiĝis unue same tiel en 1604. Post unu jaro Stefano Bocskai, en 1622 Gabrielo Bethlen bruldetruis la komunumon. En 1643 vivis tie 241 homoj en 34 domoj en 1691 148 homoj en 39 domoj, en 1787 480 homoj en 97 domoj, en 1828 529 homoj en 89 domoj. En 1910 vivis en Patafalva 674 homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1921 Patafalva apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En 1945 48 domoj bruldetruis. Tiutempe multaj migris al Usono. Poppendorf aliĝis al Heiligenkreuz im Lafnitztal en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]