Populaciciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Populaciciklo en zoologio estas fenomeno kie populacioj pliiĝas kaj malpliiĝas laŭ antaŭvidebla tempoperiodo. Estas specioj kie ties populacinombroj havas logikajn antaŭvideblajn ŝanĝomodelojn kvankam tre ofte la tialoj de tiuj populacicikloj estas unu el plej gravaj nesolvitaj ekologiaj problemoj. Estas nombro de faktoroj kiuj influas populaciŝanĝojn kiaj manĝodisponeblo, predantoj, malsanoj kaj klimato.

Dum la fenomenono estas ofte asocia kun roduloj, ĝi ja okazas ofte ĉe aliaj specioj, kiaj inter birdoj la Kanada bonazio. Estas aliaj specioj kiuj havas neregulajn populacieksplodojn kiaj ĉe akridoj kies tropopulacio rezultas en svarmoj de lokustoj en Afriko kaj Aŭstralio.

Ofte la populacicikloj de iu specio asocias al la populacicikloj de ties predata specio.