Populus fremontii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Populus fremontii
Populus fremontii
Populus fremontii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Poploj Populus
Subgenro: Aegiros
Populus fremontii
S. Watson
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Populus fremontii aŭ okcident-amerika nigra poplofremont-poplo aŭ riverborda, ĉerivera nigra poplo estas nigra poplo indiĝena en okcienta Norda Ameriko, en Kalifornio (escepte Plataĵo Modoc) kaj oriente ĝis Nevado, Utaho, Arizono kaj Nov-Meksiko kaj sude al Sonora en nordokcidenta Meksiko. Ĝi kreskas en ĉeriveraj areoj kaj inunditaj landoj en sudokcidenta Usono kaj ĝis nodokcidenta Meksiko.

Priskribo

Folio: Populus fremontii ssp. fremontii.

Populus fremontii estas larĝa arbo kreskanta 12-35 m, kun larĝa krono, kun trunko kun diametro ĝis 1,5 m. La arboŝelo estas glata se juna, sed sulka ĉe aĝaj arboj. La floraro konsistas el longa penda amento, kiu floras de marto ĝis aprilo. . La frukto estas akeno, disvastigata per vento, kiu ŝajnas aspekti kiel pecetoj el kotono pendiĝanta de membroj. La folioj longas 3-7 cm, korformaj, kun pintiĝinta fino, blankaj vejnoj kaj krenela rando; ili estas glataj ĝis harplenaj kaj ofte makulitaj kun lakteca rezino.

Laŭ la „National Register of Big Trees” (Nacia Registro de Granda Arboj), la plej granda fremonta nigra poplo en Usono estas en Santa Cruz, Arizono. Ĝi havas perimetron de 42 futoj, altecon de 92 futoj, kaj etendiĝon de 108 futoj.

Uzado

Populus fremontii estas uzata en plantado por ŝirmovivejoj kaj ekologia restarigo, pli grandaj ĝardenoj kaj kiel indiĝena planto de land-aspekto, ventoŝirmilo, eroziokontrolo, ombro por brutaro kaj ĉe refreŝigaj instalaĵoj kaj parkoj. Fremont-poplo estis uzita en la pasinto fare de setlantoj kaj agrikulturistoj por fuelo kaj barilopostenoj.

La indiĝenaj amerikanoj manĝis la internan ŝelon de Fremont-poplo kontraŭ skorbuto. La ŝelo kaj foliaro kutimis fari kataplasmojn por trankviligi turga, trakti vundojn, kaj kuraci kapdolorojn. La branĉetoj estis uzitaj fare de la Pima-tribo por korbomaterialoj, kaj Cahuilla-triboj uzis la lignon por iloj. Populus fremontii estis uzita fare de la Pueblo-triboj por tamburoj, kaj estis la preferata lignospecio el la Kolorad-riveraj arbaroj por kveĉanaj kremacioj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj