Porŝipira veterprognozo
La Shipping Forecast en angla origine kaj "porŝipira veterprognozo" en Esperanto estas la marveterraporto, kiun BBC Radio 4 disaŭdigas po kvar fojoj ĉiutage por la marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo). Ĝi estas farata de la brita meteorologia ofico ("UK Met Office"; parto de la brita defendministerio) kaj disaŭdigata nome de la brita mara kaj marborda agentejo ("Maritime and Coastguard Agency", parto de la brita transportdepartemento).
Enhavo |
Laŭ horoj [redakti]
La elsendohoroj estas jenaj (laŭ la Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo): 01:48; 06:20; 13:01 kaj 18:54. Ili estas kune kun frekvencoj kaj aliaj informoj listigitaj kaj per griza linifono emfazitaj en la suba tabelo[1]. Komparcele la tabelo montras ankaŭ aliajn regulajn perradiajn disaŭdigojn de marveterraportoj fare de kelkaj aliaj Eŭropaj radio-sendostacioj[2]. La en la Shipping Forecast kaj similaj elsendoj donitaj informoj pri la geografia situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj ebligas onin fari al si aerpremmapon[3].
| Horo[4] | Sendostacio | Frekvencoj[5] | Lingvo | Rimarko |
|---|---|---|---|---|
| 00:05 | NDR Info Spezial | 702 972 | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
| 00:55 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
| 01:05 | DLF Deutschlandradio Kultur |
1269 177 |
Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
| 01:48 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
| 05:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
| 05:45 | NRK | 153 675 1314 1485 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo |
| 06:20 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
| 06:40 | DLF Deutschlandradio Kultur |
1269 177 |
Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
| 06:45 | France Info | 603 711 792 837 945 1206 1242 1377 1404 1494 1557 |
Franca | Pri marpartoj ĉirkaŭ Francujo inkluzive de Norda Maro |
| 07:00 | NRK | 153 630 675 1314 1485 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur dimanĉe kaj en festotagoj |
| 07:02 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
| 08:00 | NRK | 153 630 675 1314 1485 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur lunde ĝis sabate |
| 08:30 | NDR Info Spezial | 702 972 | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
| 08:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
| 10:05[6] | NDR Info Spezial | 702 792 828 972 | Germana | Pri Germana Golfo kaj krome suda kaj okcidenta Balta Maro; nur ventprognozo (direkto kaj rapido); nur lunde ĝis sabate |
| 11:05 | DLF Deutschlandradio Kultur |
1269 177 |
Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
| 11:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
| 12:03 | NRK | 153 675 1314 1485 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo; nur lunde ĝis sabate |
| 13:01 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
| 13:53 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
| 14:50 | NRK | 153 675 1314 1485 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo |
| 17:45 | Danmarks Radio | 243 | Dana | Pri marpartoj ĉirkaŭ Danujo |
| 17:55 | RTÉ Radio 1 | 252 | Angla | Pri marpartoj ĉirkaŭ Irlando |
| 18:54 | BBC Radio 4 | 198 603 720 756 774 1449 1485 | Angla | Shipping Forecast: pri marpartoj ĉirkaŭ Britujo (de Islando ĝis Hispanujo) |
| 20:04 | France Inter | 162 | Franca | Pri marpartoj ĉirkaŭ Francujo inkluzive de Norda Maro |
| 21:05[7] | DLF Deutschlandradio Kultur |
1269 177 |
Germana | Pri Norda Maro, Balta Maro, Ligura Maro kaj Adriatiko; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
| 22:05[8] | NDR Info Spezial | 702 972 | Germana | Pri Norda Maro kaj Balta Maro; kun tre ampleksa raporto pri la situo de alt- kaj malaltpremaj aer-amasoj kaj frontoj |
| 22:05 | NRK | 153 675 1314 1485 | Norvega | Pri marpartoj ĉirkaŭ Norvegujo |
Regionoj [redakti]
Ĉe Unuiĝinta Reĝlando [redakti]
Ĉe aliaj landoj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ La tabelo baziĝas sur indikoj donitaj en Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie: Jachtfunkdienst 2009 – Nord-, Ostsee und Englischer Kanal, Hamburg kaj Rostock, Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie, 2009, kaj krome sur radio-elsendoj aŭditaj de la redaktinto.
- ↑ Estas listigitaj nur disaŭdigoj en ordinara amplitudmodulado en long-, mez- kaj mallongondo. Pliaj, ne en la tabelo listigitaj perradiaj disaŭdigoj estas ekzemple en unu-flankbenda amplitudmodulado, frekvencmodulado (kiel tiuj de DP07 Seefunk dum la akvosporta sezono) kaj DAB+ (kiel la samtempaj disaŭdigoj aldonaj al tiuj en ordinara amplitudmodulado fare de NDR Info Spezial ekde Januaro 2012). La marveterraportoj de la listigitaj radio-sendostacioj estas ĉefe pri marpartoj apud Eŭropo.
- ↑ Io tia estas ilustrita en Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: Vetero kaj klimato de la mondo, p. 5ff, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla esperantigita de Long, Kris).
- ↑ laŭ Mez-Eŭropa Tempo kun konsidero de eventuala somera tempo
- ↑ en kilohercoj
- ↑ En iuj tagoj aldone je la 14:05 kaj 15:05 horo. Lunde ĝis vendrede je la 19:05 horo, sed je tiu ĉi horo ne en NDR Info Spezial, sed en NDR Info (ricevebla nur per ultramallongondo kaj DAB+).
- ↑ Tiu ĉi disaŭdigo okazas sole somere.
- ↑ Ne okaze de rekta raportado (sportevento k. s.).