For Whom the Bell Tolls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Por kiu la sonorilo sonas)
Por kiu la sonorilo sonas
Origine For Whom the Bell Tolls
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ernest Hemingway
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1940
Eldonejo Scribner
Ĝenro militromano
Loko de rakonto Hispanio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr

For Whom the Bell Tolls estas anglalingva romano de Ernest Hemingway, kiu temas pri okazintaĵoj dum la Hispana Enlanda Milito kaj poste inspiris samnoman filmon de Sam Wood. Ĝi unue publikiĝis en oktobro 1940 fare de la usona eldonejo Scribner (foje ankaŭ citata en pli longa formo "Charles Scribner's Sons"). La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

La centra temo estas la morto. Ekde la momento, kiam la ĉefrolulo ricevas la mision, estas klare al ĉiuj, ke li ne povos eliri el ĝi viva. Maria, enamiĝinta al li, estas la sola, kiu ne konscias pri ĉi tiu fakto. Alia temo estas la proksima kamaradeco kiu formiĝas dum batalado inter la membroj de la batala militunuo. La amo al la lando kaj la kulturo ankaŭ estas emfazita. Krome oni povas sperti la volon oferi - la roluloj pretas morti pro la afero kaj ne esti kaptitaj kaj perfiditaj de amikoj. Alia temo, kiu ricevis la plej malgrandan atenton en la libro, estas kritiko de la konduto de la respublikana flanko - inkluzive de ekzekuto de civiluloj kaj la konduto de la milito laŭ la sovetia modelo.

La nomo de la romano (la angla originalo havas iomete alian nuancitan signifon: "Al kiu sonoras la sonorilo") estas prenita el fragmento en la prozo de la 17-a-jarcenta poeto John Donne, kiu signifas la fundamentan unuecon de la homaro:

Neniu homo estas insulo, tuta de si mem; ĉiu homo estas peco de la kontinento, parto de la ĉeftero; se terpeco estus forlavita de la maro, Eŭropo estas des malpli, same kiel se promontoro estus, same kiel se grandbieno de viaj amikoj aŭ de via propra estus; la morto de iu ajn malpliigas min, ĉar mi okupiĝas pri la homaro; kaj tial neniam sendu sciigon, por kiu sonas la sonorilo; ĝi sonas por vi.

En muziko[redakti | redakti fonton]

La usona bando Metallica ankaŭ havas kanton kun la sama nomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]