Pora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pora
community organization
Komenco 2004 vd
Fino 14-a de decembro 2005 vd
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo Kievo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Pora! (ukraine Пора! = „Tempo!“) estas ukraina junulara movado, kiu havis gravan signifon en rezulto de prezidentaj elektoj de 2004 en Ukrainio (oranĝa revolucio). Ĝi organizis amasajn protestojn en novembro kaj decembro, kiuj helpis elekton de Viktor Juŝĉenko.

La fondon de Pora instigis la sukcesoj de la serba Otpor kaj kartvela Kmara, kiuj sukcese agadis en la kampanjo kontraŭ la prezidentoj Slobodan Miloŝeviĉ (2000) kaj . Eduard Ŝevardnadze (2003).

Pora! formiĝis en 2003 kiel movado al koordinado de la agado kontraŭ la ukraina registaro de prezidento Kuĉma. Ĝiajn membrojn kontrolpremis la ŝtato kaj la polico.

La financado de Otpor, Kmara kaj Pora! okazis ankaŭ el eksterlando, precipe el Usono, tra fondaĵoj kiel Freedom House.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Florian Strasser: Zivilgesellschaftliche Einflüsse auf die Orange Revolution. Die gewaltlose Massenbewegung und die ukrainische Wahlkrise 2004; ibidem 2006; ISBN 3898216489, aparte ĉapitro 2.4.2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

PORA Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine