Porajmos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de situo de persekutejoj

Porajmos (romaa lingvo: Kali TrašSamudaripen, kio signifas "amasbuĉado") estas la ekstermado de ciganoj fare de la Nazia Germanio kaj ĝiaj aliancanoj, okazinta samtempe kun sistema kaj laŭplana amasa ekstermado de judoj, kutime nomata HolokaŭstoŜoaho.

Prisilentata genocido[redakti | redakti fonton]

Juda holokaŭsto aŭ pli frua en la 20-a jarcento armena genocido fare de turkoj estas pli malpli konataj. En 1990 cigana profesoro John Hancok, direktoro de Cigana Arkiva Centro en Universitato de Teksaso en Aŭstino, komencis lanĉi la nocion Porajmos, t.e. genocidon de ciganoj faritan de germanaj naziistoj. Amasa kaj tuteca ekstermado de romaoj kaj sintioj estis ekplanita por la tuta Eŭropo. En 1899 en Munkeno oni komencis listigi kaj registri ciganojn en Germana Imperiestra Regno. Dum la Dua Mondmilito germanoj murdis ĉ. 70% de eŭropaj ciganoj. Postmilita Germanio nur en 1982 konfirmis tion kaj en 2012 starigis en Berlino simbolan monumenton. Pollando por la 2-a de aŭgusto fiksis Memor-Tagon pri Holokaŭsto de Ciganoj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava motivo estis "ekstereŭropa rasa deveno" de ciganoj, laŭ supozo de nazioj estis "minaco por pureco de la raso". Ciganoj, kiel devenantaj de Barato senperaj posteuloj de arjoj, estis problemo por ideologoj de nacisocialismo, ĉar povus estis pli "arjaj" ol germanoj mem. Por solvi la problemon, teoriisto de rasismo Hans F. K. Günther kreis teorion pri deveno de ciganoj de "malpli altaj socitavoloj" de arjoj, kiuj "miksiĝis" kun "subnivelaj" popoloj (ŝemidoj, turkoj, dravidaj popoloj). Oni ankaŭ asertis, ke ka fakto de forlaso de Barato flanke de ciganoj estis premiso, ke ili estis malbenitaj kaj forpelitaj de sia tero de la arjoj mem. Laŭ nacisocialista ideologio ciganoj kiel popolo tradicie nomada kaj vivtenanta de hazardaj okupoj kiel ekzemple kaldron-farado kaj forĝado, estis "malsociaj", tio signifas, ke ili ne povis eniri struktoron de totalisma ŝtato. Pro tiuj ĉi kaŭzoj germanoj decidis tute murdi la ciganan nacion. Heinrich Himmler komence hezitis, ĉu krei por "rase puraj" ciganoj "protektan terenon" en fora angulo de Eŭropo, tamen forlasis tiun ĉi planon. La 15-an de novembro 1943 decidis, ke ciganoj kaj "partaj ciganoj" devas esti traktataj same kiel judoj.

Trapaso de ekstermo[redakti | redakti fonton]

Ne eblas tiel bone kiel pri la judoj nombri - kaj eĉ malpli nomi - la viktimojn inter la ciganaj komunumoj. Tio estas pro diversaj kialoj: la ciganoj estis plejparte analfabetaj kaj ne kunigitaj kun la ekstera socio, sen dokumentoj kaj registrado, krome estis rigardataj kun indiferenteco La pritakso de mortigitoj estas inter 500 000 kaj ĝis 800 000 (laŭ Zbigniew Brzeziński).

Nazia persekutado[redakti | redakti fonton]

De la komenco de estiĝo de Nazia Germanio germanaj ciganoj estis devige steriligitaj kaj alimaniere persekutataj.

La 14-an de novembro 1935 nombron de Nurenbergaj leĝoj oni disvastigis, malpermesante geedzecon inter germanoj kaj ciganoj. La 7-an de marto 1936 ciganoj estis senigitaj pri balotrajtoj, aktivaj kaj pasivaj.

En 1936 pri la problemo de ciganoj (Zigeunerfrage) okupiĝis "Esplora Kolegio pri Rasa Higieno kaj Popola Biologio" (Rassenhygienische und Bevölkerungsbiologische Forschungsstelle), Departamento L3 en Departamento de Sano, gvidata de d-ro Robert Ritter kaj Eva Justin. Ili konkludis, ke plimulto de ciganoj romaoj montras „danĝerecon por la raso” kaj devus esti „eliminitaj”.

Simile al la kazo de judoj, pri tiu, kiu estas cigano decidis lia deveno „rasa” (eĉ tre malproksima), kaj ne aliaj konsideroj, ekz. kulturaj. Konataj estas ekzemploj de personoj, kiel la 8-jara Elsa Baker el Hamburgo, forprenita al Aŭŝvico-Birkenau de la germana familio, sub preteksto, ke ŝia avino estis ciganino. Unuaj ciganoj estis forveturigitaj el teritorio de Germanio al novkreitaj getoj sur teritorio de okupata Pollando - ĉ. 5 mil personoj trafis al Lodza geto kaj estis inter la unuaj viktimoj gasumitaj en moveblaj (lokigitaj en kamionoj) kameroj en Kulmhof (en la Ekstermejo Chełmno) en Chełmno januare 1942.

Kiel la plej grandan „minacon” oni konsideris t.n. „miksulojn” (Mischlingen), t.e. personojn, en kies familio ĝis la kvara generacio malantaŭen estis almenaŭ unu antaŭulo cigandevena. Oni ĉasis ilin laŭofice kaj forveturis al ekstermejoj.

La 6-an de decembro 1942 Himmler ordonis forveturon de ĉiuj ciganoj al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau (Aŭŝvico-Birkenau).

En 2004 oni eldonis la libron Ptak umarłych (Birdo de la mortintoj) de Edward Dębicki, kiu priskribas tragedion de ciganaj familioj en Volinio dum la Dua Mondmilito, flanke de ukrainaj naciistoj.

Mezeŭropo[redakti | redakti fonton]

Germanoj setligis plimulton de polaj ciganoj en koncentrejoj, kie preskaŭ ĉiuj pereis. En Birkenau de februaro 1943 ili ekloĝis en speciala „cigana tendaro” ĉ. 23 mil personoj. Ciganaj familioj ne estis dispartigataj, tamen vivis en la plej malbonaj cirkonstancoj, sen akvo kaj preskaŭ sen manĝo. Rezulte estis rekorda morteco pro malsatego kaj malsanoj (ĉefe tifoida febro kaj akva kancero). Somere 1943 germanoj likvidis la „ciganan tendaron” en Birkenau, murdante en gasaj kameroj 20 mil homojn.

Laŭvican likvidon de la „cigana tendaro” oni faris nokte de la 2-a/3-a de aŭgusto 1944, kiam 2897 personoj estis gasumitaj (malgraŭ malespera kontraŭstaro) en kamero apud IV kadavrobruligejo en Birkenau. Korpoj de murditoj estis bruligitaj en kavoj apud la kadavrobruligejo, ĉar la kadavrobruligejaj fornoj tiutempe ne funkciis.

Slovaka Ŝtato havis nekonsekvencan politikon: post periodoj de homkaptado kaj forveturigo de ciganoj al ekstermejoj, sekvis longaj periodoj de „senagado”.

En Protektorato Bohemio kaj Moravio tieaj kunlaboristaj regopovoj gvidis kontraŭciganan kampanjon sub la germana gvido; funkciis provizoraj koncentrejoj kiel en Lety, apud Písek kaj Hodonín, de kie ciganoj estis transportitaj al Aŭŝvico-Birkenau.

En Sendependa ŝtato Kroatio ustaše malliberigis ciganojn (kun judoj kaj serboj) en koncentrejo Jasenovac, kie oni murdis dekojn da miloj de ciganoj. Ĉirkaŭ 26 mil kroataj ciganoj estis senditaj al koncentrejo Aŭŝvico. En majo 1942, ordono estis eldonita fare de la Ustaša, laŭ kiu ĉiuj "ciganoj" vivantaj en Kroatio estis arestotaj. La esceptoj estis la sidemaj Ĥoraĥanaj romaoj (islamaj romaoj) vivantaj en Bosnio kaj Hercegovino, kiuj estis deklaritaj "arjaj" fare de la por-islama registaro[1].

Hungara reĝlando (1920-1946) kaj Reĝlando de Rumanio partoprenis nazian planon de holokaŭsto de ciganoj, tamen malpli skale kaj pro tio plimulto de ciganoj en tiuj landoj travivis. Hungario sendis al Aŭŝvico de 30 ĝis 70 mil ciganojn. Rumanio malliberigis 25 mil ciganojn en sia propra koncentrejo en Transnistrio, kie 11 mil pereis.

Orienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Wehrmacht enirante okcidentajn teritoriojn de Sovetunio traktis renkontitajn ciganojn samkiel judojn: ekzekutaj Einsatzgruppen pafmortigis ĉiujn kaptitajn ciganojn, tre ofte mortigataj kune kun judoj kaj enterigataj kune en amasaj tomboj. De tia homforkapto saviĝis Papuŝa, kiu sukcesis forkuri de germanoj kaj ukrainoj.

Nuntempaj reagoj[redakti | redakti fonton]

Dum jardekoj depost fino de la Dua Mondmilito genocido de ciganoj restis ombre de holokaŭsto de judoj kaj estis praktike fogesita. Ĝis hodiaŭ familioj de murditaj ciganoj ricevis neniun rekompencon de Germanio, kaj malmultaj monumentoj memore al murditaj ciganoj estis konstruitaj, ĉefe dum la lastaj dekkelkaj jaroj.

La 23-an de oktobro 2007 Traian Băsescu, kiel la unua prezidento de Rumanio, publike pardonpetis pro partopreno de sia lando en murdado de ciganoj emfazante, ke la genocido de ciganoj devus esti instruata en lernejoj. Parton de sia deklaracio elparolis en la cigana lingvo.

Konindaj ciganoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Guenter Lewy, The Nazi Persecution of the Gypsies, Oxford University Press, Oxford 2000.
  • Д. Кенрик, Г. Паксон, Цыгане под свастикой — М., «Текст», журнал «Дружба народов», 2001.
  • János Bársony, Pharrajimos: the fate of the Roma during the Holocaust IDEA, 2008, ISBN 978-1-932716-30-6.
  • Andrzej Łuczak, Mateusz Alan BabickiZagłada Romów w okresie nazizmu (lata 1933-1945) a współczesne akty przemocy, rasizmu i dyskryminacji wobec społeczności romskiej w Europie, p. 92-106, en: Dialog kultur, Olsztyn 2013
  • Andrzej Sochaj, Upamiętnienie Romów i Sinti pomordowanych w czasie II wojny światowej (1939-1945) (Memorigo de romaoj kaj sintioj murditaj dum la Dua Mondmilito (1939-1945)), Związek Romów Polskich z siedzibą w Szczecinku, Szczecinek 2018, p. 60, ISBN 978-83-950056-0-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]