Pordo de Alcalá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pordo de Alcalá (orienta fasado)

La Pordo de Alcalá, Pordego de AlcaláPordego de Alkalao (hispane Puerta de Alcalá [alkaLA]) estas unu el la plej konataj simboloj de Madrido (Hispanio) kune kun la proksima Fontano Cibelo. Ĝi estis konstruigita de la reĝo Karlo la 3-a kaj ĝi estas verkaĵo de la arkitekto Francesco Sabatini. La Pordego troviĝas en la Plaza de la Independencia, en la vojkruciĝo de la stratoj Alcalá, Alfonso la 12-a, Serrano kaj Salustiano Olózaga kaj kune al la Pordo de Hispanoj, ĉefa enirejo de la Ĝardenoj de Retiro. Same kiel la strato, la pordo ricevas sian nomon pro tio ke ĝi troviĝas en la vojo kiu kondukis al la urbo Alcalá de Henares.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antaŭa Pordego[redakti | redakti fonton]

Antaŭe ekzistis alia Pordego de Alcalá. Ĝi estis konstruita el brikoj kaj situis iom pli okcidente, en la nuntempa strato Alfonso la 11-a. Ĝi estis konstruita en 1599 pro la alveno de Margareto de Aŭstrio, edzino de la reĝo Filipo la 3-a, al la urbo.

La pordo havis centran arkon kaj du laterojn pli malgrandajn. Super la centra arko estis plia arketo kie troviĝis statuo de Nia Sinjorino de la Gracoj. Super la lateraj arkoj troviĝis grandaj statuoj de Sankta Petro Nolasko kaj la beatulino Mariana de Jesuo. Ĝi estis malkonstruita en 1764 pro ampleksigo de la strato Alkalao kun terenoj prenitaj de la nuntempa Parko Retiro, tiam apartenantaj al la palaco de Buen Retiro.

Tiu ĉi pordo, kiu funkciis kiel enirejo al la urbo tra la reĝa vojo de Aragono kaj Katalunio, estis unu el la kvin ĉefaj pordoj kiujn havis la urbo, kune kun la pordoj de Toledo, Segovia, Bilbao kaj Atocha.

Fasado de la okcidenta Pordo

La nuna Pordego[redakti | redakti fonton]

Post la enirado de Karlo la 3-a en Madridon la 9-an de decembro 1759, li malkonstruigis la pordon ĉar li ne ŝatis ĝin kaj konstruigis novan pordon laŭ projekto pri plibeligado kaj plibonigado de la urbo. Ĝi konvertiĝis al la ĉefa enirejo de la vilaĝo kaj unu el la plej reprezentaj monumentoj de lia regado, akso de ĉiuj reformoj kiujn li kondukis en la orienta parto de la urbo: Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido, Avenuo Prado, fontanoj Cibelo kaj Neptuno, ktp. La pordo estis inaŭgurita en 1778, ne kiel monumento, sed kiel pordego.

La pordegon plie populariĝis ne nur en Madrido sed en la tuta Hispanio samnoma kanto de la famaj kantistoj hispanaj Ana Belén kaj Víctor Manuel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]