Pordo de Almokabaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordo de Almokabaro.

La Pordo de Almokabaro troviĝas en la suda parto de Arundo konektita kun la historia kvartalo. Ĝi konstruiĝis en la 13a jarcento kaj estis modifita en tempo de la imperiestro Karlo la 5-a. Ĝi komponiĝas el tri sinsekvaj pordoj krom du turoj duoncirklaj flanke. Tiuj utilis kiel loĝejo por la gvardio. Ties nomo devenas el araba "Al-maqabir" (el kiu la vorto "makabra") ĉar ĝi troviĝas ĉe la iama tombejo islama.

La Pordo de Almokabaro estis restaŭrita en 1961. Al la aro oni donis stilon renesancan kaj oni aldonis la imperian blazonon aglan de Karlo la 5-a.