Pordo de Filipo la 5-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordo de Filipo la 5-a.
Sub la pordo de Filipo la 5-a rigardo al la preĝejo Patro Jesuo.

La PordegoPordo de Filipo la 5-a aŭ en hispana puerta de Felipe V estas historia arkitektura elemento de la municipo de Arundo, Andaluzio, Hispanio.

Historio

Post la falo de la unua nova ponto en 1741, oni planis la neceson plibonigi tiun enirejon al la urbo pro la granda fluo de personoj kaj varoj kiuj denove devis uzi ĝin. La malnova Araba Pordego de la Puente estis anstataŭita kaj pligrandigita per tiu aktuala dum la regado de la unua burbuna hispana reĝo nome Filipo la 5-a, en 1742, laŭ indikita en la surskribo sur ŝtono ĉe la pordego.

Priskribo

Tiu simbola monumento de la urbo konsistas el duobla arko el ŝtono, kronita per tri pinakloj kaj ornamita per la konkoj de la familio Anjou kaj la reĝa blazono de la Burbonoj ekstere.