Porfirio Díaz

El Vikipedio

(Alidirektita el Porfirio DÍAZ)
Saltu al: navigado, serĉo
Porfirio Díaz
Porfirio Díaz
Prezidento de Meksiko
Naskiĝo 15-a de septembro 1830
Oaxaca, Meksiko
Morto 2-a de julio, 1915
Parizo, Francio
Vidu ankaŭ biografian portalon

José de la Cruz Porfirio DÍAZ, diktatoro de Meksiko, naskiĝis je la 15-a de septembro 1830 en Oaxaca, Meksiko.

Militestro de malriĉaj radikoj, li heroiĝis pro sia partopreno en la milito kontraŭ la imperio de Maksimiliano (kiu estis apogita de Francio), kie li venkis en multaj bataloj. Post la liberigo li dufoje (1867 kaj 1871) kandidatis por prezidanteco, sed malvenkis al Benito JUÁREZ. En 1876 li puĉis la registaron de Sebastián Lerdo De Tejada kaj kelkajn monatojn poste en baloto iĝis prezidento.

Kiam finiĝis lia unua periodo (1877-1880), li nomis kiel posteulon Manuel González. Kvar jarojn poste, Díaz denove estis elektita prezidanto. De tiam, li igis reelekti sin plurajn fojojn, ofte manipulante la balotadon por venki siajn rivalojn.

Diaz provis modernigi Meksikon. Li konstruiis fervojojn kaj telegraf-liniojn tra la lando. Li ankaŭ spronis la industriigon de Meksiko.

Diaz provis malgrandigi la dependecon je Usono, ĉefe per la alporto de eŭropaj kulturo kaj komerco.

En 1910 ribelo gvidata de Francisco I. Madero kontraŭ Díaz devigis lin rezigni, kaj en 1911 li fuĝis al Francio. Li mortis en Parizo je la 2-a de julio 1915 kaj estis entombigita en la tombejo Cimetière de Montparnasse.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Porfirio Díaz" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.