Porjudismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Porjudismo aŭ “filosemidismo” aŭ “porsemidismo”, estas kultura sinteno karakterizita per intereso kaj respekto pri la kulturo kaj juda popolo pro la historia signifo kaj la pozitiva influo kiujn judismo havis sur la okcidenta civilizo kun kiu ĝi kontaktis pere de la diasporo.

La termino ĝenerale referencas al la sinteno kiu kuntrenis la gentojn;[1] ĝia uzo ene de la judaj komunumoj, male, ĝenerale intencas substreki la gravon kaj la amon al ĉio kio estas juda kulturo.

Porjudismo en la historio[redakti | redakti fonton]

Ampleksaj spuroj de "filosemitismo" troviĝas en la eŭropa kulturo ekde la antikva epoko.

Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

Pitagoro[redakti | redakti fonton]

Koncerne porjudan sintenon, atestaĵoj de intereso al la juda popolo reiras al arkaika epoko, atribuante al Pitagoro la allason pri lia kultura heredaĵo el la judoj. Estas tradicio atestata de la patro de la eklezio Origeno (2-a kaj 3-a jarcentoj p.K.) laŭ kiu Numenio el Apamea (2-a jarcento) p.K., informas pri perdita unua libro de Ermipo el Izmiro (3-a jarcento) (Pri Leĝofarantoj), en kiu estis asertata senpera juda derivado de pitagorismo..[2]

Teopompo el Kio kaj Teodeto[redakti | redakti fonton]

La letero de Aristea, fama kaj diskutata[3] apologia verkaĵo, krome, informas pri du aŭtoroj de la 4-a jarcento p.K., Teopompo de Kio kaj Teodeto, “kiuj provis inkluzivi en siaj verkoj iujn pasaĵojn eltiritajn el la sanktaj leĝoj de Judoj”. [4]

Ekateo de Abdera[redakti | redakti fonton]

Origeno el Aleksandrio, en la pasaĵo supre citita mencias pri libro historio de Judoj de Ekatero de Abdera, tiuepoke ekzistanta sed nun perdita: la historiisto tiam esprimis sian estimon por la saĝo de la juda popolo. Oni scias ke en ĝi Ekateo apogiĝis sur Sofoklo kaj sur ties aserto pri la unikeco de Kreinto kaj ankaŭ sur alia lia aserto, eĉ ĝi pormonoteisma, pri la frenezo ĉeesta en la kulto adresita al la antropomorfaj reprezentaĵoj pri Dio.[5].

La montroj pri estimo de Ekateo estis tiom intensaj ke Filo el Biblo, eĉ mem aŭtoro de verko pri la Judoj, ekdubis pri la patreco de la verko aŭ supozis ke Ekateo fine sin lasis kapti el la doktrino kaj pensosistemo de Judoj.[6] Necesas informi ke la duboj de Filo el Biblo ankaŭ hodiaŭ daŭrigas pluresti ĉe historiistoj, ekzemple ĉe la protestanta teologo Emil Schürer (1844-1910), kiuj konsideras iujn tiamajn verkojn, inkluzive de la Letero de Aristea, operacioj de judaj verkistoj kiu agadis kun kaŝitaj apologiaj celoj. [7].

Julio Cezaro, kies porjudaj sintenoj estis konataj.

Helenisma epoko[redakti | redakti fonton]

Spite de tiuj tradicio, oni povas aserti ke en la prahelenisma epoko, la intelektula sinteno en la Antikva Grekio rilate la judan mondon estis substance indiferenta. Sed el tiu komenca indiferenteco iom post iom ekaperis, inter grekaj verkistoj kaj intelektuloj en la 4-a jarcento a.K., sinteno kaj etoso de senrezerva simpatio.[8]. En la fondita Aleksandrio kiel poliso Aleksandro la Granda volis ke en ĝi kunekzistu ĉiuj etnoj, inter kiuj ankaŭ judoj: ĉiuj kun la samaj civilaj juroj. [9].

Tamen la etoso ekŝanĝigis al malamikeco en la postaj jarcentoj kun placaj movoj kontraŭ judoj, kiel raportate de diversaj historiistoj.

Antikva Romo[redakti | redakti fonton]

En la antikva Romo estas konataj la senrezerva malfermo [10] kaj simpatio de Julio Cezaro por judoj. Li, spite de sia religia aŭtoritateco kiel (pontifex maximus) ekde 63 a.K., politike agadis kun menso sena je antaŭjuĝoj, puŝite de intelektula intereso, kaj certe kontraŭtendence kun la sinteno de la “komuna romano”. La sinteno de J. Cezaro konkretiĝis en serio da dekretoj porjudajj[11] kiuj estis ĉzitaj sur epigrafioj latinlingve kaj greklingve, kaj kiuj estis alfiksitaj en Romo sur Kapitolo aŭ en aliaj urboj. Konstituiĝis speco de “listo de privilegioj”, akceptita ankaŭ de Aŭgusto Cezaro, kaj kiu, en postaj epokoj utiligis judoj por defendi siajn rajtojn kaj jurajn privilegiojn. [12][2] kiuj eĉ pliiĝis sub sinsekvaj imperiestroj, sed kiuj komencis malpliiĝi sub la kristanaj imperiestroj.

Marĝene, sed fundamente por la estonta sinteno de la kristanaro de ĉiuj eklezioj, al tio ĉio aldomendas la sinteno de la apostolo Sankta Paŭlo kiu rilate la judan popolon en la Epistolo al la Hebreoj skribas: “(6,17) 17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la neŝanĝeblecon de Sia intenco, intermetis ĵuron, 18 por ke per du neŝanĝeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifuĝis, por akiri la esperon antaŭ ni metitan.” Laŭ Paŭlo, do la promeso de Dio al la juda popolo estas nerevokeblaj. Tio estas ripetata ankaŭ en la epistolo al la Romanoj 11: ”17 28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Alia emblema figuro de tiu fenomeno estas Frederiko la 2-a kiu antaŭe uzis apartan protekton al la juda kolonio de Trani, metiista centro de silko, jam simile favorata de la normanaj reĝoj kaj de imperiestro Henriko la 6-a. Sekve en 1231, en Melfi, li etendis similan protektadon al judoj de tuta Regno de Sicilio kolektante en la Liber Augustalis (Melfiaj Konstitucioj), serion da dispozicioj normanaj kaj ŝvabaj, favoraj al judoj: tiuj lastaj estis metitaj sub la rekta protektado de la reĝo kaj egaligitaj al la komuna juro de fremduloj rilate la rajton aliri siadefende tribunalojn: ĉi-kaze estis aboliciita la malpermeso de pruntodomo de nomo, kondiĉe ke ne estus pretendita interezo supera al 10% monate.[13] Tiu lasta normo, tiam kaj aparte en sinsekvaj epokoj, malfermis la vojon ankaŭ al bankistoj de aliaj zonoj de Italio, kiuj trovis tiun interezon ege profitodona.

Povus meriti noton de simpatio al judismo ankaŭ la sinteno de papo Aleksandro la 6-a. Kiamijudoj estis forigitaj el Hispanio kaj neakceptataj de Florenco, Napolo, Milano kaj Venecio, Aleksandro la 6-a plenjure gastigis ĝis 8000 judojn kaj monpunis la lokajn judojn kiuj, timante perdi sian civilan staton, insistis ankaŭ per donacoj, ĉe la papaj aŭtoritatoj por ke siaj kunreligianoj ne estu allasita loĝpermeso. Li ankaŭ estis kreinta por ili gastigan centron laŭlonge de Via Appia. Pro tiuj bonfaroj la popolo kromnomis la papon "marrano"; [14]

Eble povas havi la saman dignecon la fakto ke la ofico de “papa arkiatro” (medicinisto) apartenis al judaj medicinistoj.[15] Kaj eble meritas la saman noton porjudan ankaŭ la oftaj juda-kristana kunlaborado por la rekonstruo de la teksto de la Biblio.

Moderna epoko kaj samtempa[redakti | redakti fonton]

Supozita portreto de Menasseh Ben Israel. Rembrandt, akvaforto.

Porjudismo havis grandan disvastiĝon en la moderna epoko (ekde 16-a jarcento ĝis la 19-a)[16], precipe en urboj kiaj Amsterdamo kaj Hamburgo aŭ landoj kiaj Anglio, kie la socia fenomeno estis favorata de diversaj lokaj kaŭzoj. En la hansaj urboj la kaŭzo estis la enmigro de forfuĝintaj marranoj el Hispanio kaj Portugalio.

En Anglio utilis la estimo ĉe Oliver Cromwell por la juda mistikulo Menasseh Ben Israel, kiu en optiko kiu kunlimis kun mesianismaj atendoj, intencis favori la revenon de judoj en tiun landon, taksante tion fundamenta punkto de la marŝo en la direkto de la mesia destino de la juda diaspora popolo]].[17]

En la Aŭstra imperio la monarkio montris sintenojn porjudajn. Sufiĉas memorigi pri la Patento de Tolero de la imperiestro Jozefo la 2-a (18-a jarcento), kiu, en konteksto de sia religia politiko konata kiel Jozefismo, permesis al judoj de Triesto vivi ekstere de la geto. Ankaŭ Francisko Jozefo la 1-a (1848-1916) estis multe respektema al la judoj: li honoris meritajn judojn ankaŭ per nobelaj titoloj; pro tio li estis kromnomita – aparte de kontraŭjudistoj - "der Judenkaiser", juda imperiestro.

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En tiuj ĵusaj tempoj porjudismo ricevis apartan reliefon en ĉiuj publikaj deklaroj kaj en ĉiuj aliaj ĝenraj publikigaĵoj. Sed tio, kune kun aliaj kaŭzoj ĉiam objektoj de esploro, greftiĝis kontraŭjudismo ĉiam pli galopanta kaj subtenata de la nazia propagando…

En la furoro de tiu kontraŭjudismo disvastigita de nazioj kaj jam inokuliĝanta en Italio, okazis publika kaj manifeste reaga deklaro de la Katolika Eklezio. Ĝuste dum la itala faŝismo elmetis la unuan kontraŭjudan dekreton (forigo de judaj lernantoj el la publikaj lernejoj], papo Pio la 11-a la sesan de septembro 1938, parolante al belgaj pilgrimoj, deklaris: “Ni ĉiuj estas spirite semitaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gojo estis hebrea kaj jida vorto per kiu judoj aludis al la gentoj nejudaj.
  2. Origeno, Contra Celsum, I, 15 angle. Pri tiaj favoraj juĝoj estas spuroj ankaŭ en la Letero de Aristea (31-32 angle) en kiu oni atribuas al Ekateo la agnoskon pri «pura kaj sankta speekulativaĵo» en la «libroj de la leĝoj de Judoj».
  3. Fakte deklarata falsaĵo.
  4. 314, 315, 316 angle
  5. Lucio Troiani, Greci ed ebrei, ebraismo ed «ellenismo», p. 208.
  6. Tio estas dirata en la citaĵo el Origeno.
  7. Emil Schürer, Geschichte des jüdischen Volkes im Zeitalter Jesu Christi (1890)
  8. Arnaldo Momigliano, Sesto contributo alla storia degli studi classici e del mondo antico, Edizioni di storia e letteratura, p. 542-543.
  9. Hans-Joachim Gehrke, Alessandro Magno, Il Mulino, 2002 ISBN 88-15-08462-2 (p. 47)
  10. Luciano Canfora, Cesare. Il dittatore democratico, p. 236.
  11. Jozefo Flavio, Antivaĵoj judaj, XIV (diversaj pasaĵoj 189, 199, 200 e 212); Kontraŭ Apiono, II.61
  12. Attilio Milano. Storia degli ebrei in Italia, p. 10
  13. Attilio Milano. Storia degli ebrei in Italia, p. 97
  14. Lorenzo Pingiotti, La leggenda nera di Papa Borgia; [1].
  15. Gian Piero della Capanna, Archiatri pontifici ebrei nel Rinascimento: Epigoni della mediazione culturale medica israelitica del Medioevo.
  16. Hedwig Wahle, Ebrei e cristiani in dialogo, p. 153
  17. Paolo Bernardini, en John Toland, Ragioni per naturalizzare gli ebrei in Gran Bretagna e Irlanda (1714), p. 46.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]