Porkaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo pri dispecigo de porkaĵo

Porkaĵo estas viando de porko. Temas pri ĉiaj manĝeblaj partoj. En Eŭropo kaj Orient-Azio porkaĵo estas la plej ofte manĝata viando. En Germanio en 2004 la po-homa konsumo estis je 39,5 kg (39,3 kg en 2003 / tuta viandokonsumo je 61,3 kg). Kontraŭe en kelkaj religioj (ekz. islamo kaj judismo, porkaĵo estas tute malpermesita.

Porkoj estas nuntempe buĉitaj ĉirkaŭ 180-tagaj kun pezo inter 95 kaj 110 kg. Specoj de porkaĵo inkluzas ŝinko kaj lardo.

Produktlandoj

La plej granda produktlando de porkaĵo estas Ĉinio, sekvas Usono kaj Germanio. Aliaj gravaj eŭropaj produktlandoj estas Hispanio, Francio, Pollando kaj Danio.

La plej grandaj porkaĵproduktantoj en la mondo (2004)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
   1 Ĉinio    47.753    10 Rusio    1.750
   2 Usono    9.332    11 Vjetnamo    1.700
   3 Germanio    4.366    12 Italio    1.618
   4 Hispanio    3.335    13 Filipinoj    1.400
   5 Brazilo    3.110    14 Japanio    1.255
   6 Francio    2.290    15 Nederlando    1.245
   7 Pollando    2.100    16 Sud-Koreio    1.100
   8 Kanado    1.970    17 Meksiko    1.100
   9 Danio    1.762    18 Belgio    1.050

Fonto: HandelsblattDie Welt in Zahlen (2005)

Vidu ankaŭ