Porka gripo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la malsaniĝo de porkoj per gripaj virusoj . Pri la disvastiĝo de virusoj pri porka gripo ĉe homoj dum la jaro 2009 vidu la tekston gripa epidemio de Meksiko 2009.

Porka gripo estas akuta infekta malsano de la spirorganoj ĉe porkoj pere de gripaj virusoj ĉe porkoj de la tipo A. Per reordigo de la genaj segmentoj de la virusoj povas ekesti novaj virusaj variaĵoj, kiuj por porkoj, kaj eventuale ankaŭ por homoj respektive por aliaj bestoj, povas havi novajn malsanigajn karakterizaĵojn. Tiaj eblaj novaj subtipoj, spontanee ekestiĝintaj el virusoj de porka gripo, tamen ne konsideriĝas tipaj kaŭzantoj de porka gripo, sed konsistigas novajn malsanojn.

La virusoj[redakti | redakti fonton]

gripaj viruoj de tipo A en transmisia elektronomikroskopa bildo

Plej oftaj kaŭzantoj de la porka gripo estas gripaj virusoj de la tipo A kaj subtipo H1N1, malofte de la subtipo H3N2. Tre malofte homaj gripaj virusoj de la tipo C estis trovitaj en porkoj. Krom gripaj virusoj, kiuj kaŭzas gripan infektiĝon de la bestoj, en porkoj ankaŭ trovatis pluraj specoj de homaj, birdaj kaj porkaj virusaj subtipoj, kiuj ne kaŭzas la simptomojn de gripa infektiĝo ĉe la bestoj.

La unua porka gripa viruso (A/swine/Iowa/15/30 [H1N1]) registriĝis dum la jaro 1930[1]. En Eŭropo tiu speco de viruso fine de la 1950-aj jaroj komplete malaperis, ĝis ĝi dum la jaro 1976 re-registriĝis probable pro enportitaj porkoj kaj de tiam restis endemia. La porkaj virusaj H1N1-subtipoj dum la lastaj 60 jaroj montris altan genan stabilecon. Nur dum la jaro 1979 unuafoje aperis birda virusa H1N1-subtipo ĉe porkoj en Eŭropo, kiu tre similis al la subtipoj de virusoj ĉe anasoj.[2] Ekde tiam pruveblas cirkulo de virusaj subtipoj inter birdoj kaj porkoj.

Fine de la 1990-aj jaroj en Usono ankaŭ registriĝis H1N2-reordigoj ĉe porkoj, kiuj konsistigis miksaĵon el porkaj H1N1- kaj homaj respektive birdaj H3N2-reordigoj.

la gripaj virusoj povas migri de porkoj al homoj kaj al birdoj - pro tio infektiĝintaj porkoj signifas minacon ankaŭ pri homa pandemio

La malsano[redakti | redakti fonton]

La porkaj gripaj virusoj per gutetoj da likvaĵo en la spira aero transportiĝas al la mukozo de la spirorganoj, kie ili unue plimultiĝas en unuopaj ĉeloj de la epitelio. Jam en tiu stadio la infektiĝinta besto povas infekti pliajn bestojn. La inkubacia tempo estas 1 ĝis 4 tagoj. Sen ke mezureblas altaj kvantoj de virusoj en la sango, la infekto ene de malmultaj tagoj ekampleksas la tutan spiran sistemon inkluzive de la pulmoj. Rapide kreskanta, alta febro de ĝis 42 ° C, forta inflamo de la spirorganoj, forte plimultiĝinta produkto de muko en la nazo kaj forta produktado de larmoj karakterizas la malsanon. Pneŭmonio kaj akuta bronkito tipas.

La porka gripo estas altkvante kontaĝa kaj rapide disvastiĝas inter la kune vivantaj bestoj. Tamen malmultaj porkoj mortas je la infekto, sed post 5 ĝis 7 tagoj la malsanaj simptomoj iom post iom remalaperas. Komplikaĵo ofte estas aldona bakteria infekto pro la virus-gripe malfortigita korpa kontraŭinfekta sistemo. Oftas aldonaj infektoj per la bakteriaj specioj Pasteurella, Mycoplasma kaj Bordetella. La porkaj gripo-virusoj ankoraŭ ĝis 5 semajnojn post la malapero de ĉiaj malsano-simptomoj povas esti trovataj en la besta fekaĵo.

Porka kaj homa gripo[redakti | redakti fonton]

La kutimaj specioj de porkaj gripo-virusoj en homoj nur malofte kaŭzas malsaniĝojn, kaj tiam malseverajn. Tamen la virusa plimultiĝo en la porkoj povas krei novajn miksiĝojn de la virusaj genaj segmentoj kaj sekve povas ekesti novaj specioj de virusoj, kiuj povas havi tute aliajn malsanigajn karakterizaĵojn. La porkoj de virusologoj jam plurfoje nomatis "miksa kaldrono" por la ekesto de novaj, home malsanigaj gripaj virusoj[3]. Dum la transiro de virusoj inter la specioj de "gastigantoj" aperas porkaj virusaj variaĵoj ĉe homoj, kaj homaj respektive birdaj virusaj variaĵoj ĉe porkoj.

Gripa epidemio de Meksiko 2009[redakti | redakti fonton]

H1N1 map.svg
nigre: konfirmitaj mortoj
ruĝe: konfirmitaj infektiĝoj
oranĝe: ne konfirmitaj infektiĝoj

Gripa epidemio de Meksiko 2009 Google Maps

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. E. Shope: The etiology of swine influenza, ĵurnalo Science (1931) 73(1886): paĝoj 214-215 PMID 17729823
  2. M. Pensaert, K. Ottis kaj aliaj: Evidence for the natural transmission of influenza A virus from wild ducts to swine and its potential importance for man. Bulteno de la Monda Organizaĵo pri Sano (1981) 59(1): paĝoj 75-78 PMID 6973418
  3. ekzemple C. Scholtissek, H. Burger kaj aliaj: The nucleoprotein as a possible major factor en determining host specificity of influenza H3N2 viruses, ĵurnalo Virology (1985) 147(2): paĝoj 287-294 PMID 2416114

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]