Porko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri porvianda aldomigita besto. Por "Mara porketo", "porko el Gvineo" kaj "porko el Hindio" legu Kavio.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porko
Porkino kaj porkido
Porkino kaj porkido
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Superordo: Cetartiodactyla
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Suedoj Suidae
Genro: Suo Sus
Specio: S. scrofa
Subspecio: Porko S. s. domesticus
Sus scrofa domesticus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Sinonimoj
Sus domesticus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Porko (Sus scrofa domesticus) estas aldomigita granda dikhaŭta mamulo, el la ordo de parhufuloj, familio de suedoj, ne remaĉanta, kiun kutime oni grasigas por homa nutrado.[1] Ĝi estas kutime konsiderata subspecio de la apro, (Sus scrofa) aŭ eĉ kiel distinga specio. Ties kap-korpa longo gamas el 0.9 al 1.8 m (35 al 71 coloj), kaj la plenkreskulo povas pezi inter 50 al 350 kg (110 al 770 funtoj). Kompare kun aliaj to other Cetartiodaktiluloj, ties kapo estas relative longa, pintoforma, kaj sen verukoj. Cetartiodaktiluloj estas ĝenerale herbivoruloj, sed la aldomigita porko estas ĉiomanĝanto, kiel ties natura parenco.

Inter homoj

Porko-bredejo.

Ĝi havas diversajn subspeciojn laŭ breda celo. Ĝi estis origine bredita por akiri viandon, grason (lardon), el kiuj nun gravas ĉefe la vianda celo (porkaĵo). Dum la speciokrucigoj, oni celas rapide kreskantan porkon rilate al la donita furaĝo. Ĝi estas tre fekunda besto, havante 5-12 porkidojn, tiel ĝi povas sin pli facile reprodukti kaj multobligi ol aliaj bestoj kompare kun 1-2 idoj (kaze de bovo, ĉevalo, ŝafo). Ĝia bleko estas nomita la grunto.

Ĝia viando estas ŝatata en la neislamaj landoj, ĉar la muslima Halalo (same kiel judisma koŝera regularo) malpermesas manĝadon de porkoviando. Ekzemple, same en hispana kiel en tajvana kuir-artoj oni manĝas kiel viandon ĉion venantan el korpo de porko: ŝinkon, kolbasojn, orelojn, muzelon, lardon, eĉ ĝian sangon. En Brazilo, la nazo, oreloj kaj piedoj estas rigarditaj kiel noblaj viandoj, male, en Usono oni uzas ilin kiel manĝo al hundoj. En Hispanujo ĝi aparte abundas en la regionoj Ekstremaduro kaj Andaluzujo, per la glanoj de kies multaj anzinoj ili nutriĝas, libere vivante en la kamparo. Krome ankaŭ felo, haroj kaj ostoj estas uzitaj por industriaj celoj. Lastatempe, porkoj, kaj ĉefe la pendventra porko, estasuzitaj kiel maskotoj.

Aspekto

Porkino kaj porkidoj
Kranio de Porko

La hejma porko tipe havas grandajn kapojn, kun longa muzelo kiu estas plifortigita per speciala antaŭnaza osto kaj disko de kartilago ĉe la pinto.[2] La muzelo estas uzata de la porko por elfosi engrunde por serĉi manĝon, kaj estas tre sensiva sentorgano. La dentara formulo de plenkreskaj porkoj estas 3.1.4.3/3.1.4.3, kio havigas totalon de 44 dentoj. La malantaŭa dento estas adaptita al muelado. Ĉe maskloj la kaninaj dentoj povas formi dentegojn, kiuj kreskas kontinue kaj estas akrigitaj per konstanta raspado de unu kontraŭ alia.[2]

Estas kvar fingroj kun hufoj ĉe ĉiu piedo, kun la du pli grandaj centraj fingroj eltenantaj plej el la pezo, dum ankaŭ la aliaj du eskteraj estas uzataj sur milda grundo.[3]

Plej aldomigitaj porkoj havas malabundan hararon kovrantan ties haŭton, kvankam oni bredas ankaŭ lankovritan rason Mangalico.[4]

Porka ruliĝado en koto

Porkoj havas kaj apokrinajn kaj ekrinajn ŝvitoglandojn, kvankam tiuj lastaj ŝajnas limigitaj al la areoj de la muzelo kaj de la dorsa nazo.[5] Porkoj, tamen, kiel aliaj "senharaj" mamuloj (ekz. elefantoj, rinoceroj, kaj kampo-ratoj), ne uzaa termajn ŝvitoglandojn por refreŝiĝi.[6] Porkoj estas ankaŭ malpli kapablaj ol multaj aliaj mamuloj por forigi varmon el la malsekaj mukozoj de la buŝo pere de anhelado. Ties termoneŭtrala zono estas 16 al 22 °C.[7] Je pli altaj temperaturoj, porkoj perdas varmon danke al ruliĝado en la koto aŭ akvo; tamen oni sugestis ankaŭ ke tiu ruliĝado en la koto povus utili ankaŭ por aliaj celoj, kiaj protekto el sunbruligo, kontrolo el ekto-parazitoj, kaj odor-markado.[8] Tiu konduto estas komuna al parenca apro, kiu krome kutimas poste gratiĝi kontraŭ plej aspraj arboŝeloj, ekzemple el anzinoj aŭ aliaj kverkoj, aŭ eĉ kontraŭ rokoj.

Taksonomio

La hejma porko estas plej ofte konsiderta subspecio de apro, kii ricevis la nomon Sus scrofa de Carl Linnaeus en 1758; sekve de tio, la formala nomo de la aldomigita porko estas Sus scrofa domesticus.[9][10] Tamen, en 1777, Johann Christian Polycarp Erxleben klasigis la hejman porkon kiel specio separata el la apro. Li donis al ĝi la nomon Sus domesticus, kiu estas ankoraŭ uzata de kelkaj taksonomistoj.[11][12]

Historio

Spermo-kolektado por artefarita fekundigo.

Arkeologia pruvaro indikas ke porkoj estis malsovaĝigitaj de apro jam en jaroj 13,000-12,700 a.K. en la Proksima Oriento en la Tigrisa Baseno][13] estantaj administritaj en natura medio laŭ maniero simila al la maniero kiel ili estas administritaj fare de iuj nuntempaj novgvineanoj.[14] Restaĵoj de porkoj estis datitaj al pli frue ol 11,400 a.K. en Kipro. Tiuj bestoj devis deveni el la kontinento, kio indikas malsovaĝigon faritan en la apuda kontinento ĉirkaŭ tiam.[15] Okazis ankaŭ aparta malsovaĝigo en Ĉinio kiu okazis antaŭ proksimume 8000 jaroj.[16][17]

DNA indico de subfosiliaj restaĵoj de dentoj kaj makzeloj de neolitikaj porkoj montras ke la unuaj porkoj en Eŭropo estis alportitaj de la Proksima Oriento. Tio stimulis la malsovaĝigon de loka eŭropa apro rezultiganta trian malsovaĝigan okazaĵon en kiu la genoj de Proksima Oriento formortis en eŭropaj porkoj. Modernaj malsovaĵigitaj porkoj implikis kompleksajn interŝanĝojn, kun eŭropa malsovaĝigantaj linioj estantaj eksportitaj en victurno al la praa Proksima Oriento.[18][19] Historiaj registroj indikas ke aziaj porkoj estis prezentitaj en Eŭropon dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj.

Varmo al porkidoj en porko-bredejo

La fleksebla naturo kaj ĉiovora dieto de la apro permesis al fruaj homoj malsovaĝigi ĝin volonte. Porkoj estis plejparte uzitaj por manĝaĵo, sed fruaj civilizoj ankaŭ uzis la felojn de la porkoj por ŝildoj, ostojn por iloj kaj armiloj, kaj haregojn por brosoj.[20] En Hindio, porkoj estis malsovaĝigitaj por longa tempo, plejparte en Goao kaj kelkaj kamparaj lokoj, por porknecesejoj. Kvankam ekologie logikaj same kiel ekonomiaj, porknecesejoj malkreskas en populareco kiam uzo de ekskrementaj cisternoj kaj kloakaj sistemoj pliiĝas en kamparaj lokoj.

Porkoj estis alportitaj al sudorienta Nordameriko el Eŭropo fare de de Soto kaj aliaj fruaj hispanaj esploristoj. Eskapintaj porkoj iĝis sovaĝaj kaj kaŭzis grandan damaĝon al indianoj kiuj havis neniun malsovaĵigitan brutaron.[21] Porkoj fariĝis sovaĝaj en multaj aliaj mondopartoj (ekz. Nov-Zelando kaj norda Kvinslando) kaj kaŭzis grandan medipoluon.[22][23] Sovaĝaj hibridoj de la eŭropa apro kun la porko ankaŭ estas tre interrompaj al kaj medio kaj agrikulturo (inter la 100 plej damaĝaj bestospecioj), precipe en sudorienta Sudameriko de Urugvajo ĝis Suda Mato-Groso de Brazilo (Centra-Okcidenta Regiono), kaj San-Paŭlo (ŝtato) (Sudorienta Regiono), kie ili estas konataj kiel javaporcos (de javali kaj porco, tio estas "apro-porkoj").[24][25][26][27][28]

Kun proksimume unu milo da milionoj da individuoj vivantaj en iu tempo, la malsovaĵigita porko estas unu el la plej multnombraj mamuloj sur la planedo.[29][30]

Kutimaro

Porkoj en surŝmiraĉado surkota

La konduto de porkoj estas iom kiel tiu de hundoj kaj homoj, prefere ol de brutaro (bovoj) aŭ ŝafoj; laŭ multaj manieroj, ilia konduto ŝajnas esti meza inter tiu de karnomanĝuloj kaj la plie evoluintaj artiodaktiloj.[31] Porkoj elserĉas la akompanon unu de alia kaj ofte klopodas por konservi fizikan kontakton, kvankam ili ne nature formas grandajn gregojn.

Se kondiĉoj permesas, malsovaĝigitaj porkoj manĝas ade dum multaj horoj kaj poste dormas ankaŭ dum multaj horoj, kontraste al remaĉuloj kiuj tendencas manĝi por mallonga tempo kaj poste dormi ankaŭ por mallonga tempo. Porkoj estas omnivoruloj kaj estas tre multflankaj en sia manĝokonduto. Ili povas pluvivi bone per kadavromanĝado je la samaj specoj de manĝaĵoj sur kiuj homoj kaj hundoj povas vivi. En natura medio, ili estas furaĝaj bestoj, ĉefe manĝante foliojn, herbojn, radikojn, fruktojn kaj florojn. Porkoj estas inteligentaj[32] kaj povas esti trejnitaj por plenumi multajn taskojn kaj trukojn.[33] Lastatempe, ili ĝuis iom da populareco kiel dorlotbestoj (maskotoj), precipe la nanaj rasoj.

Tre malofte, aŭ nature kiel rezulto de nekutime agresema konduto, aŭ eble kiel rezulto de patologia procezo kiu ŝanĝas ilian konduton, bredbien-bazitaj porkoj iĝis agresemaj kaj vundis kaj eĉ manĝis siajn prizorgantojn.[34]

Nestokonstruado

Konduta trajto de porkoj kiujn ili kunhavas kun karnomanĝuloj estas nestokonstruado kaj litpretigo (kvankam modernaj bredosistemoj ofte malhelpas tion). Porkoj elfosas ekstere kaj surŝmiraĉas depresiojn (fosante per sia muzelo) kaj la femaloj (porkinoj) enkonstruas nestojn tiele por naski. Unue la porkino fosas depresion koncerne la grandecon de sia korpo. Ŝi tiam kolektas branĉetojn, herbojn kaj foliojn, kaj portas tiujn en sia buŝo al la depresio, konstruante ilin en amaseton. Ŝi fosas en pli malgranda, pli bona materialo al la centro de la tumulo uzante siajn piedojn. Kiam la tumulo atingas la deziratan altecon, ŝi metas grandajn branĉojn, ĝis 2 metrojn en longon, sur la surfaco. Ŝi eniĝas en la tumulo kaj radikoj ĉirkaŭe por krei depresion ene de la kolektita materialo. Ŝi tiam naskas en kuŝanta pozicio, kiu denove estas diferenca de aliaj artiodaktiloj kiuj kutime naskas en stara pozicio.[31]

Idozorgado kaj mamsuĉa konduto

Porkino kun mamsuĉaj porketoj. Notu la pli grandan uzon de la antaŭaj cicoj tiel formante la cicordon.

Kompare al la plej multaj aliaj mamuloj, porkoj montras kompleksan flegadan kaj mamsuĉan konduton.[35] Flegado okazas ĉiujn 50-60ajn minutojn, kaj la porkino postulas stimulon de porkidoj antaŭ lakto-liverado. Sensaj enigaĵoj (vokaligo, odoroj de mamoj kaj naskofluidoj kaj hararpadronoj de la porkino) estas precipe gravaj tuj post-naskiĝo por faciligi cico-lokon de la porkidoj.[36] Komence, la porkidoj konkuras pri pozicio ĉe la mamaro, kaj poste ĉiu porkido masaĝas ĉirkaŭ sia respektiva cico per sia muzelo, dum kiu tempo la porkino gruntas je malrapidaj, regulaj intervaloj. Ĉiu serio de gruntoj varias en frekvenco, tono kaj magnitudo, indikante la stadiojn de flegado al la porkidoj.[37] La fazo de konkurado pri cicoj kaj de nazumo ĉe la mamaro, daŭras dum proksimume unu minuto, kaj finiĝas kiam laktofluo komenciĝas. En la tria fazo, la porkidoj tenas la cicojn en siaj buŝoj kaj suĉas per malrapidaj buŝomovoj (po unu je sekundo), kaj la indico de la gruntadaj pliiĝoj de la porkino dum ĉirkaŭ 20 sekundoj. La gruntpinto en la tria fazo de mamnutrado ne koincidas kun lakto-livero sed prefere kun la liberigo de oksitocino de la hipofizo en la sangocirkuladon.[38] Fazo kvar koincidas kun la periodo de ĉefa laktofluo (10-20 sekundoj) kiam la porkidoj subite retiriĝas iomete de la mamaro kaj komencas suĉi per rapidaj buŝomovoj de proksimume po tri je sekundo. La porkingruntoj rapidiĝas, pli malalte en tono kaj ofte en rapidaj serioj de tri aŭ kvar, dum tiu fazo. Finfine, la fluo ĉesas kaj tiel faras la gruntadon de la porkino. La porkidoj tiam povas impeti de cico ĝis cico kaj rekomenci mamnutradon per malrapidaj movoj, aŭ nazumo ĉe la mamaro. Porkidoj masaĝas kaj mamsuĉas la cicojn de la porkino post laktofluo ĉesas kiel maniero sciigi la porkinon pri sia nutrostatuso. Tio helpas al ŝi reguligi la kvanton de lakto liberigita de tiu cico en estontaj mamnutradoj. Ju pli intensa la post-furaĝa masaĝado de cico, des pli bonege la estonteca laktoliberigo de tiu cico estos.[39]

Cicordo

Porkino kaj porkidoj

Ĉe porkoj, domin-hierarkioj povas esti formitaj en tre frua aĝo. Bredporkidoj estas tre frumaturaj kaj kelkajn minutojn post esti naskitaj, aŭ foje eĉ post sekundoj, ili provos mamsuĉi. La porkidoj estas naskitaj havantaj jam akrajn dentojn kaj ili batalas por evoluigi cicordon ĉar la antaŭaj cicoj produktas pli grandan laktokvanton. Post kiam tio iĝas establite, tiu cicordo restas stabila kaj ĉiu porketo tendencas manĝi de speciala cico aŭ grupo de cicoj.[31] Estis montrite ke stimulo de la antaŭaj cicoj ŝajnas esti grava en kaŭzado al lakto-liverado[40] tiel ĝi eble estos favora al la tuta liberigo por havi tiujn cicojn okupitaj per sanaj porkidoj. Uzante artefaritan porkinon por eduki grupojn de porketoj, estis determinite ke rekono de cico en speciala areo de la mamaro dependis komence de vida orientiĝo per referencpunktoj de la mamaro por trovi la areon, kaj poste de la flarsento por la pli preciza serĉo ene de tiu areo.[41]

Sensoj

Pendventra porko.

Porkoj havas panoraman vidkapablon de ĉirkaŭ 310° kaj duokulan vidkapablon de 35° ĝis 50°. Estas opiniite ke ili ne havas okulmoveblon;[42] aliaj bestoj kiuj ne havas okulmoveblon, ekz. ŝafoj, levas siajn kapojn por vidi malproksimajn objektojn.[43] La amplekso laŭ kiu porkoj havas kolorvidon daŭre estas fonto de iu debato, aliflanke, la ĉeesto de konusĉeloj en la retino kun du apartaj ondolongaj sentemoj (bluaj kaj verdaj) indikas ke almenaŭ iu kolorvido ĉeestas.[44] Porkoj estas scivolemaj kaj tio devus esti memorita kiam okazas movado de ili. Se ili ne estas urĝigitaj kaj povas esplori kien ili iras antaŭen, ili povas esti movitaj per multe malpli fortostreĉo.

Porkoj havas bone evoluintan flarsenton kaj ties uzado estas profitita en Eŭropo kie ili estas trejnitaj por lokalizi subterajn trufojn. Flaraj prefere ol vidaj stimuloj estas uzitaj en la identigo de samspeciuloj.[45] Ankaŭ aŭdado estas bone evoluinta kaj lokalizo de sonoj estas farita per movado de la kapo. Aŭdaj stimuloj estas utiligitaj grandskale de porkoj kiel komunikilo en ĉiuj sociaj agadoj.[46] Alarmo aŭ evit-devitaj stimuloj estas elsenditaj al samspeciuloj ne nur per aŭdaj signalvortoj sed ankaŭ de feromonoj.[47] Simile, rekonado inter la porkino kaj ŝiaj porkidoj estas farita per flaraj kaj laŭtgruntaj signalaĵoj.[48]

Homaj uzoj

Montro de kolbaso.

La porko estas plejparte uzita por sia viando, nome porkaĵoj kaj kolbasoj. Aliaj manĝaĵoj-manĝvaroj faritaj de porkoj estas porkaĵa kolbaso (enfermaĵoj faritaj el la intestoj), lardo, fumaĵita ŝinko, ŝinko- kaj porkaĵ-gratadoj (faritaj el la felo aŭ lardhaŭto). La kapo de porko povas esti uzita por produkti konservitan ĵeleon nomitan porkokapaĵo (foje konata kiel galantino). Ankaŭ hepato, intestoj, sango (por sangopudingo aŭ sangokolbaso), kaj alia buĉ-forĵetaĵoj de porkoj estas vaste uzita por manĝaĵo, kiel ĉe tripaĵoj, ŝmiraĵoj. En kelkaj religioj, kiel ekzemple judismo kaj Islamo, porkaĵo estas tabuo-manĝaĵo. Vidu Religiaj restriktoj sur la konsumo de porkaĵo.

La uzado de porkina lakto por homa konsumo okazis iam, sed ĉar ekzistas certaj malfacilaĵoj por akirado de ĝi, ekzistas malmulte da komerca produktado. Rara fromaĝo estas produktita en Toskanio nomita Porcorino.

Porka haŭto kutime estas uzita por produkti sidlok-kovraĵojn, veston, pork-lardaĵojn, kaj aliajn erojn.

Diversaĵoj

Porkidoj.
  • La porko estas unu el la 12 bestoj kiuj aperas en la ĉina zodiako.
  • La porko ne povas levi sian kolon supren.
  • La porko povas ĝui orgasmon de 30 minutoj.
  • El la porko oni diras, ke ĝi estas la ununura animalo kiu neniam mortiĝas pro maljuneco, ĉar plej ofte oni enkalkulas ĝin al buĉado, ĉar el la kadavro de la porko ĉi oni profitas ĉion, ĉar kuiarto uzas eĉ partojn kiujn el aliaj animaloj estas ĉiam forĵetataj: kruroj, muzelo, oreloj, intestoj, testikoj, internaĵoj (renoj, hepato, pulmoj, koro ktp.).
  • La porko estas ofte asociita al manĝ-avido kaj malpuremo; tio lasta devenas probable el ties kutimaro ruliĝi sur koto aŭ ŝlimo, kio fakte estas agado por higieno kiu kontribuas al nuligo de parazitoj kaj aliaj agentoj de infekto gastigitaj ĉe ties haŭto. Pro tio ofte oni insultas malpuremajn personojn per la pejorativa uzado de la termino porko.
  • Lastajn jardekojn populariĝis havi porkojn kiel maskotoj ĉefe la nanaj variaĵoj[49] nome kiel hejmaj kompanbestoj.[50] Ekzemple la fama usona aktoro George Clooney havis vjetnaman porkon, kiu mortiĝis post 18 vivojaroj.[51]
  • Porko estas esenca por farado de Brazila nacia plado, la Feijoada. Porko estas en multaj kulturoj eĉ ofendiga vorto aludante ĉefe al malpuremo de la insultatoj.
  • En Brazila folkloro la termino porko rilatas al 18-a nombra grupo, t.e., ĉiuj numeroj finitaj per 69-70-71-72.

Proverboj

La lupo akcidente plonĝas en la kuirpoton. Fino de la La tri porketoj.

Ekzistas pluraj proverboj pri porko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[52]:

  • Citaĵo
     Al porko Dio kornojn ne donas. 
  • Citaĵo
     Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. 
  • Citaĵo
     Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. 

En homa kulturo

Ĉar porkoj estas tiom kutimaj kaj konataj bestoj, ofte aperas en literaturo kaj aliaj manifestaĵoj de la homa kulturo. Menciindas la popola rakonto de La tri porketoj, kiel tri porketoj ludas pozitivajn rolojn dum lupo funkcias kiel negativa fiulo. En la konata novelo La Besto-Farmo de George Orwell, porkoj ludas diversajn gravajn rolulojn. Tre populara fikciulo de animeo estas la usona Porky Pig.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. PIV2, p. 902.
  2. 2,0 2,1 ADW: Sus scrofa: Information
  3. Feral Pig / Hog / Pig / Wild Boar Hunting
  4. Royal visit delights at the Three Counties Show.
  5. Sumena, K.B., Lucy, K.M., Chungath, J.J., Ashok, N. kaj Harshan, K.R., (2010). Regional histology of the subcutaneous tissue and the sweat glands of large white Yorkshire pigs. Tamilnadu Journal of Veterinary and Animal Sciences, 6(3): 128-135 [1]
  6. Folk, G.E. and Semken, H.A., (1991). The evolution of sweat glands. International Journal of Biometeorology, 35: 180-186
  7. Sweat like a pig?
  8. Bracke, M.B.M., (2011). Review of wallowing in pigs: Description of the behaviour and its motivational basis. Applied Animal Behaviour Science, 132(1): 1-13
  9. National Center for Biotechnology Information data page
  10. Anthea Gentry, Juliet Clutton-Brock, & Colin P. Groves (2004). “The naming of wild animal species and their domestic derivatives”, Journal of Archaeological Science 31 (5), p. 645–651. doi:10.1016/j.jas.2003.10.006. 
  11. Corbet kaj Hill (1992), aludis al ĝi en MSW3 id=14200054
  12. Anthea Gentry, Juliet Clutton-Brock, & Colin P. Groves (1996). “Proposed conservation of usage of 15 mammal specific names based on wild species which are antedated by or contemporary with those based on domestic animals”, Bulletin of Zoological Nomenclature 53, p. 28–37. 
  13. Sarah M. Nelson, Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. (1998)
  14. Rosenberg M, Nesbitt R, Redding RW, Peasnall BL (1998). Hallan Çemi, pig husbandry, and post-Pleistocene adaptations along the Taurus-Zagros Arc (Turkey). Paleorient, 24(1):25–41.
  15. (2009) “Pre-Neolithic wild boar management and introduction to Cyprus more than 11,400 years ago”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 106 (38), p. 16135–8. doi:10.1073/pnas.0905015106. 
  16. (2000) “The origin of the domestic pig: independent domestication and subsequent introgression”, Genetics 154 (4), p. 1785–91. 
  17. History of domestication, Jean-Denis Vigne, Anne Tresset kaj Jean-Pierre Digard, 3a de julio, 2012, http://www2.mnhn.fr/archeozoo-archeobota/IMG/pdf/Cucchi_ChinaPig_JAS_Online.pdf
  18. BBC News, "Pig DNA reveals farming history" 4 September 2007. The report concerns an article in the journal PNAS
  19. (2007) “Ancient DNA, pig domestication, and the spread of the Neolithic into Europe”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 104 (39), p. 15276–81. doi:10.1073/pnas.0703411104. 
  20. Oral Care.
  21. II.G.13. – Hogs.
  22. Alien Species Threaten Hawaii's Environment.
  23. Introduced Birds and Mammals in New Zealand and Their Effect on the Environment.
  24. Authorization for the slaughter of the 'javaporco' reassures farmers in Assis, SP en portugala
  25. IBAMA authorizes capture and slaughter of 'javaporcos' – Folha do Sul Gaúcho en portugala
  26. 'Javaporco' gives damage and scares farmers in Maracaí, SP – O Grito do Bicho en portugala
  27. MS Rural – farmers are authorized to make populational control of exotic species, such as the European boar en portugala
  28. Status and Distribution of wild boar in Rio Grande do Sul, Southern Brazil (2009).
  29. Production, Supply and Distribution Online Query, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service
  30. Swine Summary Selected Countries, United States Department of Agriculture, Foreign Agricultural Service, (total number is Production (Pig Crop) plus Total Beginning Stocks
  31. 31,0 31,1 31,2 Clutton-Brock, J., (1987). A Natural History of Domesticated Mammals. Cambridge University Press, Cambridge, pp.73-74
  32. (November 2009) “Pigs learn what a mirror image represents and use it to obtain information”, Animal Behaviour 78 (5), p. 1037–1041. doi:10.1016/j.anbehav.2009.07.027. Alirita 2010-07-28.. 
  33. Angier, Natalie, "Pigs Prove to Be Smart, if Not Vain", The New York Times Company, 2009-11-09. Kontrolita 2010-07-28.
  34. 70-year-old Oregon farmer eaten by his hogs
  35. Fraser, D., (1980). A review of the behavioural mechanisms of milk ejection of the domestic pig. Applied Animal Ethology, 6: 247-256
  36. Rohde Parfet, K.A. and Gonyou, H.W., (1991). Attraction of newborn piglets to auditory, visual, olfactory and tactile stimuli. Journal of Animal Science, 69: 125-133
  37. Algers, B., (1993). Nursing in pigs: communicating needs and distributing resources. Journal Animal Science, 71: 2836-2831
  38. Castren, H., Algers, B., Jensen, P. and Saloniemi, H., (1989). Suckling behaviour and milk consumption in newborn piglets as a response to sow grunting. Applied Animal Behaviour Science, 24: 227-238
  39. Jensen, P., Gustafsson, G. and Augustsson, H. (1998). Massaging after milk ejection in domestic pigs - an example of honest begging? Animal Behaviour, 55: 779- 786
  40. Fraser, D., (1973). The nursing and suckling behaviour in pigs. I. The importance of stimulation of the anterior teats. British Veterinary Journal, 129: 324-336
  41. Jeppesen, L.E., (1982). Teat-order in groups of piglets reared on an artificial sow. II. Maintenance of teatorder with some evidence for the use of odour cues. Applied Animal Ethology, 8: 347-355
  42. Animalbehaviour.net (Pigs). Alirita 9a de decembro 2012.
  43. Animalbehaviour.net (Sheep). Alirita 9a de decembro 2012.
  44. Lomas, C.A., Piggins, D. and Phillips, C.J.C., (1998). Visual awareness. Applied Animal Behaviour Science, 57: 247-257
  45. Houpt, K.A., (1998). Domestic Animal Behavior for Veterinarians and Animal Scientists. 3rd edition. Iowa State University Press, Ames.
  46. Gonyou, H.W., (2001). The social behaviour of pigs. In "Social Behaviour in Farm Animals", eds. Keeling, L.J. kaj Gonyou, H.W. CABI, Oxford.
  47. Vieuille-Thomas, C. and Signoret, J.P., (1992). Pheromonal transmission of an aversive experience in domestic pigs. Journal of Chemical Ecology, 18: 1551-1557
  48. Jensen, P. and Redbo, I., (1987). Behaviour during nest leaving in free ranging domestic pigs. Applied Animal Behaviour Science, 18: 355-362
  49. Oink, oink, cerdos como mascota - mascotanet.com
  50. Piggies are friends not food - YouTube
  51. http://www.20minutos.es/noticia/179543/0/George/Clooney/cerdo/ Ha muerto el cerdo de George Clooney, alirita la 17an de septembro 2013, 4a de decembro de 2006
  52. [2]

Bibliografio

  • Lyall Watson: „The whole hog“. Exploring the extraordinary potential of pigs. Profile Books, London 2004, ISBN 1-86197-736-0.
  • Ingo König, Ingeborg Tschinkel, Heinz Scheller: Schweinebesamung. Biologie, Technik, Organisation. Deutscher Landwirtschaftsverlag, Berlin 1971.
  • Groves, C. P., G. B. Schaller, G. Amato, kaj K. Khounboline. 1997. Rediscovery of the wild pig Sus bucculentus. Nature 386:335.
  • Larson, G., K. Dobney, U. Albarella, M. Fang, E. Matisoo-Smith, J. Robins, S. Lowden, H. Finlayson, T. Brand, E. Willerslev, P. Rowley-Conwy, L. Andersson, A. Cooper. 2005. Worldwide phylogeography of wild boar reveals multiple centers of pig domestication. Science 307(5715):1618-1621.
  • Lucchini, V. E. Meijaard, C. H. Diong, C. P. Groves, kaj E. Randi. 2005. New phylogenetic perspectives among species of South-east Asian wild pig (Sus sp.) based on mtDNA sequences and morphometric data. Journal of Zoology 266:25-35.
  • Robins, J. H., H. A. Ross, M. S. Allen, kaj E. Matisoo-Smith. 2006. Taxonomy: Sus bucculentus revisited. Nature 440:E7
  • Nelson, Sarah M. 1998. Ancestors for the Pigs. Pigs in prehistory. UPenn Museum of Archaeology at Google Books.

Eksteraj ligiloj

En angla
En germana