Porkobuĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka kalendaro kie videblas paro porkobuĉanta.

La Porkobuĉo estas kutima aktivado de bestobuĉado de unu aŭ variaj porkoj cele al profito de ties viando (kaj ne nur) plej ofte per la produktado de kolbasoj kiuj utilos dum unu jaro por la nutrado de unu familio.

La Porkobuĉo estas popola kaj populara kutimo ekzistanta en diversaj eŭropaj landoj (kaj ne nur, kvankam foresta de islamaj landoj), ĝeneraligita ekde antikvego kaj fare de antaŭindustria maniero, kun diversaj pekuliaroj depende de la loko de la okazo (laŭ regionoj, klimatoj, kutimoj ktp.). Ĝi okazas kiel socia afero unufoje jare, ĝenerale koincide kun la plej malvarmaj monatoj de la vintro kaj evitinte pluvan veteron por faciligi la konservadon de la viando. Ĝi havas en multaj lokoj festan kaj celebran aspekton, krom la kompreneblan ekonomian. Ĝis la 20a jarcento ĝi havis amplekson ĝis la enhavo kaj implikigo de najbaroj kaj samfamilianoj (ampleksa familio). Ekde la fino de la jarcento kaj laŭlonge de la 21a jarcento dum oni disvastigas la industrian viandokomercon kaj oni imponas la laŭleĝajn regularojn kiuj kontrolas, malfaciligas kaj sekurigas la familian porkobuĉadon (sankontroloj, impostoj ktp.), tiu kutimo malpliiĝas kaj aliiĝas al aliaj niveloj (industria).

Porko buĉota.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]