Porkovosta makako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porkovosta makako
Porkovosta makako
Porkovosta makako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Genro: Makako Macaca
Macaca nemestrina
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
Arealo de porkovosta makako
Arealo de porkovosta makako
Arealo de porkovosta makako
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo

La porkovosta makako (Macaca nemestrina[1][2] ) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj dislokiĝas en la provinco Junnan de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio, Tajlando, Birmo, Malajzio, Sumatro kaj Kalimantan de Indonezio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas kovrita de olivbruna hararo, escepte de la grizblanka hararo ĉe la abdomeno. Ĝia verto estas plata, tial ĝi ankaŭ nomiĝas platverta makako. Ĝia longa kaj dika muzelo similas al tiu de la paviano, kaj ĝia dudek centimetrojn longa kaj maldika vosto similas al tiu de la porko. La vosto fariĝas hokforma sur la postaĵo dum agado. Tiu orientalisa specio apartenas al plej grandaj makakoj, la virmakako estas multe pli granda ol la makakino, kaj la plenaĝa virmakako preskaŭ longas sepdep centimetrojn.

Vivejo kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La porkovostaj makakoj ĝenerale loĝas en arbaroj. Ili aktivadas en aroj. Tage ili ofte agas surtere kaj nokete dormas sur arboj. Ili iras kaj kuras kvarpiede kaj manĝas fruktojn, semojn kaj burĝonojn de diversaj vegetaloj, kaj ankaŭ insektojn kaj birdovojn. La porkovosta makako havas sian apartan salutmanieron. Levinte sian kapon, ĝi duonfermas la okulojn por rigardi la renkontiton kaj samtempe antaŭenigas la lipojn. Se iu ĝin salutas per la sama gesto, ĝi tuj komprenas kaj ofte faras la samon por reciproki saluton. En iuj lokoj oni dresas porkovostajn makakojn por rikoltado. Ili ellerenas kolekti kokosojn sur arboj. Tamen tiujn laborojn povas plenumi nur femalaj kaj junaj makakoj. Oni ne uzas maljunajn virmakakojn, ĉar ili estas furiozaj kaj povas vundi homojn.

La menstrua ciklo de la makakino estas tridek-taga. Post kiam ĝi gravedas cent sesdek du ĝis cent okdek ses tagojn, ĝi naskas unu idon ĉiufoje, kiun ĝi mamnutras ĉirkaŭ ok kaj duonan monatojn. Iu bredita porkovosta makako eĉ vivis dudek ses jarojn kaj kvar monatojn.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Groves, Colin. (2005) En: Wilson, D. E., kaj Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 163. ISBN 0-801-88221-4.
  2. Richardson, M., Mittermeier, R. A., Rylands, A. B. & Konstant, B. (2008). Macaca nemestrina. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4 January 2009.