Poro (Insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poro
insulo
Ph locator cebu poro.png
Situo
Oficiala nomo: Poro
Ŝtato Flago de Filipinoj  Filipinoj
Longo 20 km km (Esprima eraro: Nekonata vorto "km" mi)
Larĝo 15 km km (Esprima eraro: Nekonata vorto "km" mi)
Areo 63,59 km² (6 359 ha)
Loĝantaro 21 529
Denseco 338,6 loĝ./km²
Horzono PHT (UTC+8)

Poro estas insulo je la Filipinoj en la provinco Cebuo.

Ĝi situas inter la insuloj Cebuo kaj Lejteo. Sude de ĝi estas la insulo Boholo.

Poro mezuras ĉ. 20 km oriente-okcidente kaj 15 km norde-sude.

Okcidente situas la insulo Pacijano. Al ĝi jam antaŭ 100 jaroj konektis ponto, kiu nun ne plu ekzistas (?). Estas malgranda marparto inter ili. Nordoriente situas insulo Ponsono.

En la insulo estas du vilaĝoj: Poro kaj Tudela, kiuj ambaŭ situas je la suda marbordo.

La nomo de la insulo devenas de la vorto en la lingvo varaja puro, kiu signifas insulo.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Nur en la vilaĝo Poro estas parolata la lingvo Porohanon - aŭ Camotes Visayan - kiu tre similas al Cebua lingvo.