Poros

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poros (greke: Πόρος) estas insulparo, parto de la Saronaj insuloj, en Grekio. Ĝi situas 48 km de Pireo, dividas ĝin de Peloponeso kelkcent-metra mara kanalo. La loĝantaro estas ĉ. 4000.

Geografio

Ĝia surfaco estas ĉ. 31 km², la du insuloj nomiĝas Sfajria kaj Kalaŭrio, kiujn interligas ponto. La surfaco estas montara.

Historio

Poros estas loĝata ekde la bronza epoko. Dum la bizanza epoko, la insulon ofte atakis piratoj. Dum la turka okupado de Grekio, Poros restis sendependa kaj dum la greka batalo pri libereco grave helpis la aliajn insulojn.

Vidindaĵoj

La haveno de Poros havas la vidindaĵon de horloĝa turo, konstruita dum 1927.