Port Elizabeth
El Vikipedio
Port Elizabeth, en lokaj lingvoj Ebhayi kaj Die Baai, estas urbo kaj havenurbo de Sudafriko.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 1845 km²
- Alto super marnivelo: 0- m
- Loĝantaro: 737600 (kun apudurboj 1 244 900)
- Poŝtkodo: 6000-6001
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso: 041
- Horzono: UTC+2
- 33°57′29″S 25°36′00″O / 33.95806°S, 25.6°OKoordinatoj: 33°57′29″S 25°36′00″O / 33.95806°S, 25.6°O
Situo[redakti]
Port Elizabeth situas laŭ la marbordo, laŭ ĉefvojo N2. Kaburbo troviĝas 770 km.
Historio[redakti]
La plej frue diversaj indiĝenoj loĝadis tie. Bartolomeu Dias preterŝipadis en 1488. En 1799 fortikaĵo nomata Fort Frederick konstruiĝis. En la 1820-aj jaroj britoj fondis ankaŭ komunumon. Dum konflikto kun buroj la angloj konstruis fifaman deportejon.
En la urbo diversaj fabrikoj pri aŭtoj funkcias.
Trafiko[redakti]
Fervoja kontakto estas kun Johannesburg kaj Bloemfontein. En la urbo aŭtobusoj trafikas. Flughaveno troviĝas iom proksime. La haveno havas apartan nomon Algoa Bay.
Klimato[redakti]
En Port Elizabeth la averaĝa temperaturo varias inter 15-22 °C. Jare pluvas po 568 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj[redakti]
Ĝemelurboj[redakti]
: Göteborg, Svedio
: Jacksonville, Usono
: Palm Desert, Usono
Fontoj[redakti]
- Angla Vikipedio
- vetero