Port Harcourt
Port Harcourt estas urbo en Niĝerio. Ĝi estas la ĉefurbo de federacia ŝtato Rivers kaj havas ĉ. 1.148.753 loĝantojn (stato 1-an de januaro 2005). Port Harcourt estas unu el la 23 lokaj registaraj areoj en Rivers.
Enhavo |
Geografio [redakti]
- Koordinatoj: 4°43′N 7°05′O / 4.717°N, 7.083°OKoordinatoj: 4°43′N 7°05′O / 4.717°N, 7.083°O
Port Harcourt situas sude de la lando, en la Nigerdelto. Ĉefŝoseo kaj fervojo kuras al Enugu, krome estas ĉefvojo al Owerri kaj aliaj malpli gravaj vojoj.
Historio [redakti]
La urbo estis fondita en 1912 de la britoj sur la triba teritorio de Ijaw. Ĝi estis nomata post Lewis Vernon Harcourt, brita ŝtata sekretario pri la koloniaj aferoj de 1910-1915.
En 1995 oni ekzekutis la verkiston kaj civitjuriston Ken Saro-Wiwa en Port Harcourt
Ekonomio [redakti]
La urbo havas gravan marhavenon kaj validas ankaŭ kiel naftourbo.
Klimato [redakti]
Port Harcourt situas en tropika zono. La temperaturo varias inter 21-33 °C. Jare pluvas pli, ol 2000 mm.