Port St. Lucie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Port St. Lucie estas grandurbo (laŭ la internacia klasifikado) en subŝtato Florido, en distrikto St. Lucie.

Mapo pri situo de Port St. Lucie

Bazaj informoj

Mapo pri Port St. Lucie
Enirejo de golfejo en Port St. Lucie

Geografio

Port St. Lucie situas sur la marborda ebenaĵo laŭ Atlantiko en la sudorienta parto de Usono, en orienta parto de Florido.

Historio

La areo estis neloĝata escepte kelkajn bienojn ĝis la 1950-aj jaroj. En 1959 oni konstruis ponton tra la proksima rivero, kiu ebligis la loĝadon. Oni fondis la urbon en 1961 kaj ĝi senĉese evoluas.

En 2000 88% el loĝantoj parolis la anglan kiel ilia gepatra lingvo.

Trafiko

Apud Port St. Lucie kuras la laŭmara aŭtovojo (al Miamo kaj Jacksonville), krome estas alia aŭtovojo al Orlando.

Klimato

Port St. Lucie havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 17-28 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 38 °C. Inter novembro-marto foje frostas. Jare pluvas po 1359 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en septembro, plej malofte en decembro. Uraganoj ofte trafas la urbegon, ekzemple "Frances" kaj "Jeanne" en 2004, "Wilma" en 2005.

Vidindaĵoj

  • golfejo (sportejo)

Fontoj