Portvilao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Port Vila)
Situo de Portvilao en la insulo Éfaté
Panoramo de Portvilao

Portvilao, nacia formo Port Vila, estas la ĉefurbo, la plej granda urbo kaj havenurbo de la pacifika ŝtato Vanuatuo. Portvilao estas la ekonomia kaj komerca centro de la lando. Ĝi situas sur la sudokcidenta marbordo de la insulo Éfaté en la vanuatua provinco Shefa.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko jam estis loĝata 1200 jarojn antaŭ Kristo. En 1606 la unuaj eŭropanoj alvenis. En la 19-a jarcento francoj establis la komunumon de Franceville, kiu deklaris sendependecon en 1889. Dum la 2-a mondmilito la flughaveno estis grava bazo de Usono kaj Aŭstralio. En 1987 granda ciklono, en 2002 tertremo difektis la urbon.

La urbo havas universitaton kaj flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Portvilao havas tropikan klimaton, kun seka sezono kaj varma pluvsezono. Pluvokvanto averaĝas proksimume po 2,360 milimetrojn jare.