Portala diskuto:Dua mondmilito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tri portaloj?!?[redakti fonton]

Kial ekzistas tri portaloj pri la Dua Mondmilito? Tio estas frenezaĵo! Oni havu unu portalon, kaj tie oni povas havi ĉefe ligilojn al la koncernaj artikoloj. Marcos 00:32, 21. Feb 2006 (UTC)

Tri portaloj estis tial, ke mi origine pensis, ke se estus nur unu, ĝi estus tro longa. Mi hodiaŭ unuigis ilin kaj mi vidas, ke ne estas tiel longa. Neniuokaze mi volis frenezigi iun. --Petr Tomasovsky 13:51, 18. Sep 2006 (UTC)

Fonkoloro[redakti fonton]

Ĉu eblas havi pli helan fonkoloron? La nuna faras ke la teksto estas nur malfacile legebla, ĉefe la ligiloj... Dankeme, -- Bea 08:04, 18. Sep 2006 (UTC)

Mi ŝanĝis la koloron de la fono. Ĉu la koloro estas nun pli bona? --Petr Tomasovsky 13:51, 18. Sep 2006 (UTC)

Portalo?[redakti fonton]

Laŭ mi portalo estu kolekto de ligiloj pri certa temo, kun kelkaj enkondukaj paragrafoj de artikoloj rilataj al tiu temo. Kiel bonan ekzemplon vidu Portalo:Nord-Ameriko.

En ĉi tiu "Portalo" aliflanke troviĝas informoj, kiuj ne estas en aliaj artikoloj. La alligitaj artikoloj mem ne enhavas la ĉi-tieajn informojn.

Mi do proponas enmeti la ĉi-tieajn informojn en aliajn artikolojn, kaj ĉi tie fari portalon strukture pli similan al Portalo:Nord-Ameriko. Ekzemple, ni povus movi la diversajn sekciojn pri la batalintaj landoj en artikolojn de la formo "Historio de ...". Ekzemple la sekcion pri Germanio ni povus movi al Historio de Germanio. La aliajn partojn de la portalo ni povus enmeti en la artikolon Dua Mondmilito. En la portalo ni ĉiam montrus la enkondukan paragrafon de la artikolo Dua mondmilito kaj de unu alia rilata artikolo. Sube aŭ flanke ni havu la ligilojn al la diversaj sekcioj, kiuj estos forprenitaj de ĉi tiu portalo.

Kion pensas la aliaj pri mia propono? Marcos 18:50, 29. Jan 2007 (UTC)

Transŝovo de la teksto[redakti fonton]

Laŭ deziro de Marcos mi transŝovis la kompletan tekston al artikolo Dua mondmilito. --Petr Tomasovsky 08:29, 24. Jun 2007 (UTC)

Restarigo[redakti fonton]

La portalo ŝajne estis forigita de Marcos sen vera diskuto (vidu 1). Ĉar dum la portalo mem estis forigita plu ekzistas amaso da subpaĝoj kiuj konsistigas valoran laboron, mi restarigas tiun portalon eĉ se ĝi laŭ Marcos ne kongruas kun liaj atendoj pri kio estu Portalo. Anstataŭ forigi, bonvolu nur pli bone fari. Arno Lagrange @ 12:34, 8. Maj 2010 (UTC)