Delley-Portalban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portalban-Dessous)
Delley-Portalban
Blazono de Delley-Portalban
Blazono de Delley-Portalban
Blazono de Delley-Portalban
Preĝejo de Delley-Portalban
Preĝejo de Delley-Portalban
Preĝejo de Delley-Portalban
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 54′ 48″ N 6° 58′ 4″ O / 46.91333 °N, 6.96778 °O / 46.91333; 6.96778 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 48″ N 6° 58′ 4″ O / 46.91333 °N, 6.96778 °O / 46.91333; 6.96778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 919
Areo 7,22 km²
Alteco 497 m super marnivelo
Poŝtkodo 1567
Komunumkodo 2051
Mapo de Delley-Portalban
Mapo de Delley-Portalban
Mapo de Delley-Portalban
vdr

Delley-Portalban estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 919 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Delley-Portalban situas ĉe la bordo de la Lago de Neŭŝatelo, proksimume 10 kilometrojn norde de Payerne kaj samdistance nordoriente de Estavayer-le-Lac. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Delley kaj Portalban, kies malnova germanlingva nomo estis Portelbank kaj al kiu apartenas la du setlejoj Portalban-Dessous kaj Portalban-Dessus.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,26 km², de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 64,0% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Delley-Portalban limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Chabrey (VD), en oriento al Villars-le-Grand, en sudo al Saint-Aubin, en sudokcidento al Vallon, kaj en okcidento al Gletterens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Delley-Portalban situas flanke de la gravaj trafikvojoj, atingebla pere de flankaj vojoj de Payerne kaj de Estavayer-le-Lac. Laŭlonge de la orienta komunumlimo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 153 de Payerne al Gampelen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Domdidier kaj la liniŝipoj sur la Lago de Neŭŝatelo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa komunumo Delley-Portalban estiĝis la 1-an de januaro 2005 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Delley kaj Portalban. La unua dokumenta mencio de Portalban datiĝs el la jaro 1342 kiel Deler.[3] Portalban jam estis menciita en la jaro 1166 kiel Portubanni.[4] Kiel diversaj trovoj pruvas, laŭlonge de la lagobordo en Portalban jam dum neolitiko ekzistis homaj setlejoj. Dum mezepoko la du vilaĝoj formis parton de la Senjorujo Delley, kiu post la akiro fare de la urba ŝtato Friburgo en la jaro 1536 estis atribuita al la Voktejo Estavajyer. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko de 1803 Portalban apartenis al la distrikto Avenches, dum Delley formis parton de la distrikto Estavayer. Tiam de 1804 ĝis 1830 la du vilaĝoj apartenis al la distrikto Montagny kaj de 1831 ĝis 1848 al la distrikto Dompierre. Surbaze de la konstitucio de 1848 Delley kaj Portalban fariĝis parto de la nova distrikto Brojo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]