Portalo:Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
B A R A T O
Flago de Barato
Flago de Barato


BARATO

red.

Barato estas ĉemara ŝtato en Suda Azio sur samnoma duoninsulo en Hinda oceano. Unuafoje la lando estis unuigita far Aŝoko (proksimume 273 – 232 a.K.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320414) okazis ekde la 5-a jarcento nova eriĝo. En la 8-a jarcento la parto de la norda Barato estis islamigita. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de Grandaj Mogoloj. Samtempe en la lando komencis ekloĝi eŭropaj komercistoj, precipe portugaloj, francoj, angloj, kiuj eluzis malfortiĝon de la centra registaro, respektive la disfalon de Barato kaj iliaj faktorioj fariĝis bazoj de koloniaj ekspluatadoj. Komenca supereco de Francio estis post sepjara milito (17561763) anstataŭigita far la brita. Dume la teritoria amplekso de Portugala Hindio limiĝis al kelke da urboj, britoj male pere de Orienthindia kompanio ĝis komenco de la 19-a jarcento fakte priregis la tutan subkontinenton. Sed post granda ribelo el la jaroj 18571859 la brita registaro komencis validigi sian influon rekte kaj ĝi proklamis Baraton kronan kolonion kaj britaj regantoj akceptis titolon de barataj imperiestroj (1877). Sed Brita Hindio ensumigis ne nur la hodiaŭan Baraton, sed ankaŭ pliajn ŝtatojn. La neplenumitaj promesoj el la tempo de la unua mondmilito por dono de statuto de dominio gvidis al kresko de kontraŭbritaj humoroj inter hinduistoj (Gandhi), sed ankaŭ inter muslimoj (Ĝinano). Barato ankaŭ dum la dua mondmilito fakte konservis neŭtralecon nekovrante simpatiojn al Japanio, kies soldataroj ekokupis Birmon kaj stariĝis sur limoj de la lando (krom alia kampanjo de civitana malobeo el la jaro 1942). Post la dua mondmilito estis nur demando de tempo kaj formo, kiel kaj kiam transdoni regadon en la manojn de indiĝena loĝantaro. Disputoj inter islamanoj kaj hinduistoj gvidis al divido de Brita Hindio je islama Pakistano kaj plejparte hinduista Hinda Unio, kiu ensumigis 555 el la sumaj proksimume 651 princlandoj. Enmembrigado de la unuopaj ŝtatoj kaj ŝtatetoj okazis ĝis la jaro 1950, kiam oficiale estis proklamita Hinda respubliko. Teritoriaj disputoj kun Pakistano gvidis al kelkaj armigitaj konfliktoj (precipe je Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj en konekso kun forŝiro de Orienta Pakistano – pli posta Bangladeŝo), sed en la jaro 1962 okazis eĉ kunpuŝiĝo kun Ĉinio, kun kiu Barato disputas eĉ dank' al ĉina anekso de Tibeto. Barato devas ĝis hodiaŭ alfronti al separatismaj klopodoj de diversa grado (siĥoj, nagoj kaj pliaj). Samtempe dum la 50-aj kaj komence de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento pereis ankaŭ restoj de la kolonia sinjorujo de Francio kaj Portugalio. Kontraŭe interveno de Barato en bataloj en Srilanko kaj klopodo transpreni influon post Britio en malgrandaj ĉirkaŭaj ŝtatoj (Bhutano, Nepalo) escepte de Sikimo ne renkontiĝis kun pli granda sukceso.

Bildoj de la monato
Taĝmahalo
Taĝmahalo
Staranta budho
Staranta budho



Artikolo de la monato

red.

GOAO
Hinda templo ĉe Siolim en Goao
Hinda templo ĉe Siolim en Goao

Goao (गोआ) estas la plej malgranda federacia ŝtato de Barato. Ĝi apartenas al la plej multe prosperantaj federaciaj ŝtatoj de Barato. Ĝia ĉefurbo estas Panajo (ankaŭ Panjim, konkane poste Ponnje, antaŭe Nova Goa); pluaj pli grandaj urboj estas Margao, Mapuso kaj Vasco da Gama. Ĝis 1961 ĝi estis portugala kolonio de Portugala Hindio, kune kun ŝtatoj Damano kaj Diuo.


Ĉu vi scias...

red.

...ke

  • Bollywood estas analogio de Hollywood, kies sidejo estas en Bombajo kaj *ke tio estas centro de la plej granda filma industrio en la mondo? La termino Bollywood estis kreita, por ke ĝi unuigu Bombajon (la urbo nun nomiĝas Mumbajo) kaj "Hollywood". Mumbajo estas ĉefcentro por produktado kaj editado de hindaj filmoj - la t.n. masala movies.
  • ke la nuna prezidento de tiu lando estas virino Pratibha Patil?


Interesaĵoj de Barato

red.

NORDO - tio estas brilantaj montetpintoj kaj palacoj. Ĉi tiea Himalajo allogas la tutan mondon kaj ĝi estas atrakta perlo de la nordo. Ĝi estas la plej alta monda montaro, sed samtempe ĝi abundas per sorĉaj valoj plenaj de floroj. Lando de maharaĝoj kun fortikigitaj urboj Ĝajsalmero, Ĝodhpuro kaj Bikanero.

ORIENTO - la refreŝiga beleco de montaroj kaj senfina saĝeco. Okcidenta Bengalio estas unusola ŝtato de Barato, kiu etendiĝas de la orienta Himalajo ĝis Bengala golfo. Kalkato - ĝi fanfaronas pri unu el la plej bonaj muzeoj en Azio.

OKCIDENTO - ripozo sur strandoj en ŝtato Goao, festivaloj en Guĝarato. Bombajo estas tradicia enirpordego en Baraton.

SUDO - tio estas malnova kaj alia Barato. Suda Barato estas idila loko de palmaj boskoj, malnovaj temploj kaj rimarkindaj strandoj. En tiuj ĉi lokoj piaj Dravidoj konservas siajn malnovajn religiajn kutimojn en vico da magiaj temploj dissemitaj per skulptaĵoj de dioj kaj bestoj kaj ankaŭ oni ĉi tie aranĝas ekstravancajn dancajn kaj pantomimajn festivalojn.


Artikoloj
Barata filmo
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 11-an de decembro 2005. Fondis ĝin: Petro

Enmetu {{Portalo|Barato}} en artikolojn pri Barato kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:

  • Via nomo